Protva
Aspekto
Protva | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 282 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Rusio |
Regionoj | Moskva provinco |
Protva (ruse Протва) estas rivero en Moskva provinco kaj Kaluga provinco de Rusio, maldekstra alfluanto de Okao.
Ĝi komenciĝas en Distrikto Moĵajsk de Moskva provinco apud la vilaĝo Mokroje sufiĉe proksime al komenco de rivero Moskva. Dekomence ĝi fluas orienten, apud Vereja turniĝas al sudo, post Borovsk fluas orienten kaj sud-orienten kaj enfluas en riveron Okao apud Serpuĥov.
En la 14-a jarcento laŭ Protva troviĝis limo inter Moskva kaj Rjazanja princlandoj.
Urboj
[redakti | redakti fonton]Urboj ĉe Protva (laŭ ĝia fludurekto):
- Vereja (Moskva provinco);
- Borovsk (Kaluga provinco);
- Jermolino (Kaluga provinco)
- Obninsk (Kaluga provinco);
- Ĵukov (Kaluga provinco);
- Kremjonki (Kaluga provinco);
- Protvino (Moskva provinco).
Vereja kaj Borovsk estas antikvaj historiaj urboj. Obninsk kaj Protvino estas urboj de sciencistoj pri nuklea fiziko.
Alfluantoj de Protva
[redakti | redakti fonton]Alfluantoj kun longeco pli ol 15 km[1]:
Nomo | Longeco (km) | Areo de baseno (kv.km) |
---|---|---|
Aloĵa (ruse Аложа) | 25 | 188 |
Ugodka (ruse Угодка) | 19 | 126 |
Luĵa (ruse Лужа) | 159 | 1400 |
Borinka (ruse Боринка) | 19 | 74,7 |
Isjma (ruse Исьма) | 55 | 398 |
Meĵiĥa (ruse Межиха) | 25 | 70,2 |
Berega (ruse Берега) | 38 | 180 |
Pesoĉnaja (ruse Песочная) | 17 | 51.2 |