Saltu al enhavo

Kaluga provinco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Subjekto de Rusia federacio
Kaluga provinco
Калужская область

Flago

Blazono

Flago Blazono
provinco de Rusio
Administrado
Federacia regiono Centra federacia regiono
Administra centro Kaluga
Guberniestro Vladislav Shapsha

(ekde 13-a de februaro 2020)

Fondita 5-a de julio 1944
Demografio
Loĝantaro 1 010 930 loĝantoj
(Stato: 14-a de oktobro 2010)[1]
Loĝdenso 34 loĝ./km²
Oficiala lingvo rusa
Etnoj rusoj (93,5 %)
ukrainoj (2,2 %)
(Stato: 2002)[2]
Geografio
Areo 29 777 km²[3]
Pliaj informoj
Horzono UTC+3
Poŝtkodoj 248000–249999
Aŭtokodoj 40
OKATO 29
ISO 3166-2 RU-KLU
Retpaĝaro www.admoblkaluga.ru
Situo en RuslandoIranTurkmenistanoĈinioKazaĥioUzbekioMongolioJapanioNorda KoreioĈinioNorvegioDanioGermanioSvedioUsonoFinnlandoKirgisistanoGeorgioTurkioArmenioAzerbajĝanoUkrainioPollandoLitovioLatvioEstonioBelarusioNorvegioSaĥalena provincoKamĉatka regionoJüdische Autonome OblastRegion PrimorjeRegion ChabarowskTuwaĤakasioKemerowa provincoAltajoRegiono AltajNovosibirska provincoOmska provincoTjumena provincoTomska provincoBurjatioRegiono TransbaikalioAmura provincoMagadana provincoAutonomer Kreis der TschuktschenIrkutska provincoJakutioRegiono KrasnojarskAutonomer Kreis der Jamal-NenzenAutonomer Kreis der Chanten und Mansen/JugraSverdlovska provincoĈeljabinska provincoKurgana provincoOrenburga provincoAutonomer Kreis der NenzenKomiioBaŝkirioRegion PermVologda provincoKarelioMurmanska provincoArĥangelska provincoKaliningrada provincoSankt-PeterburgoLeningrada provincoTatarioUdmurtioKirova provincoKostroma provincoSamara provincoPskova provincoTverja provincoNovgoroda provincoJaroslavla provincoSmolenska provincoMoskvoMoskva provincoVladimira provincoIvanova provincoMariioĈuvaŝioMordvioPenza provincoNiĵnij-Novgoroda provincoUljanowska provincoSaratova provincoBrjanska provincoKaluga provincoTula provincoRjazana provincoOrjola provincoLipecka provincoVoroneĵa provincoBelgoroda provincoKurska provincoTambova provincoVolgograda provincoRostova provincoAstraĥana provincoKalmukioDagestanoAdigeioKrasnodara regionoKaraĉajio-ĈerkesioKabardio-BalkarioStavropola regionoNord-Ossetio-AlanioInguŝioĈeĉenio
Situo en Ruslando
vdr
54.30958635.3656769

La Kaluga provinco (ruse Калужская область, [Kaluĵskaja oblastj]) estas provinco meze de eŭropa parto de Rusio en Centra federacia regiono. Laŭ la stato de 2016 en la provinco vivis 1 009 712 loĝantoj sur areo de 29 800 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 34 loĝantoj/km².

Kaluga provinco estis fondita en 1944. Ĝi limas norde kaj nord-oriente kun Moskva provinco, nord-okcidente kun Smolenska provinco, oriente kun Tula provinco, sude kun Brjanska provinco kaj Orjola provinco. La ĉefurbo estas Kaluga situanta en norda parto de la provinco.

Aŭtokodo de Kaluga provinco estas 40.

Fizika geografio

[redakti | redakti fonton]

Kaluga provinco situas en centra parto de Orienteŭropa ebenaĵo kun proksimume egala distanco de grandaj maroj. Ĝi estas plej longa de nord-oriente al sud-okcidento (longas pli ol 220 kilometroj laŭ meridiano).

Valo de Protva kaj apudaj montetoj en Borovsk

Reliefo de Kaluga provinco same kiel la tuta Orienteŭropa ebenaĵo estas ĝenerale ebena. En sur-orienta parto de la provinco estas flanko de Mez-Rusia altebenaĵo; meze kaj norde situas Ugra-Protva malaltebenaĵo; plej nord-okcidente troviĝas Spas-Demenska morena altaĵo kun la plej alta punkto de la provinco (Zajceva Gora, 279 metroj super marnivelo). Centre de Kaluga provinco situas Barjatina-Suĥiniĉa ebenaĵo, sude — Brjanska-Ĵizdra arbarujo.

Plej malaltaj lokoj estas valoj de diversaj riveroj (ĝis 160 metroj super marnivelo ĉe Okao, proksime al Tarusa).

Klimato de Kaluga provinco estas modera-kontinenta, meza inter modera klimato de Okcidenta Eŭropo kaj kontinenta klimato de Azio. Estas varma somero kaj mezforte malvarma neĝoplena vintro. Mezjara temperaturo inter +4 °C kaj +5 °C. La plej malvarma monato estas januaro (meze -9 — −10 °C), plej varma estas julio (meze +18 °C).

Plej multe da precipitaĵoj falas dum varma sezono (de aprilo ĝis oktobro) kiel pluvo. Novembre — marte povas esti neĝkovrado.

Somere superas nord-okcidenta vento, vintre — suda. Ventorapido estas kutime malalta.

Lagobordo de Lompado en Ludinovo

Kaluga provinco estas riĉa je surteraj akvujoj. Estas kelkaj miloj da diverslongecaj riveroj kaj riveretoj. En centra kaj suda parto de la provinco estas akvodislimo de Kaspio (Volgo) kaj Nigra Maro (Desna).

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de riveroj en Kaluga provinco (Rusio).

La plej longa rivero estas Okao, tamen al Kaluga provinco apartenas nur eta ĝia parto (ĉe Okao situas ankaŭ urbo Kaluga). Tra la provinco tute aŭ parte fluas grandaj alfluantoj de Okao: Ugra, Protva, Ĵizdra kaj aliaj.

En Kaluga provinco mankas grandaj lagoj. Multaj etaj lagoj situas en estintaj riverherbejoj de Okao kaj ĝiaj grandaj alfluantoj. Sur riveroj de Kaluga provinco estas kelkaj artefaritaj baraĵlagoj kaj riveretoj; plej granda el ili estas Lompado en distrikto Ludinovo.

Ekzistas marĉoj; entute ili okupas malpli ol 1% de la tuta teritorio (ne multe kompare kun Rusio entute).

En la provinco estas multaj akvofontetoj; kelkaj el ili estas uzataj por akiro de pura akvo kaj popularaj en Centra Rusio; aliaj estas malpuraj kaj neuzeblaj. Multaj akvofontoj (proksimaj al loĝlokokoj kaj monaĥejoj) estas konsiderataj sanktigitaj en ortodoksismo, multaj havas proprajn nomojn.

En Kaluga provinco estas multaj tipoj de grundoj, plejparte meze bonkvalitaj por agrikulturo.

Flaŭro kaj bestaro

[redakti | redakti fonton]

Arbaroj okupas 44 % de la tuta teritorio. Plej multe da arbaroj estas en nord-okcidenta parto (laŭ limo kun Smolenska provinco), en suda parto (Brjanska-Ĵizdra arbarujo), en kelkaj aliaj lokoj. Superas betuloj, pinoj, kverkoj, abioj, aceroj. En Kaluga situas Kaluga urba arbaro.

Malplian areon okupas herbokampoj.

En Kaluga provinco vivas preskaŭ 400 specioj de vertebruloj kaj kelkaj miloj de senvertebruloj. Estis registritaj 267 birdaj specioj (el ili 177 laŭ kovejo).

Ekologiaj problemoj

[redakti | redakti fonton]

Kaluga provinco estas unu el la regionoj kiuj ege suferis pro Ĉernobila katastrofo. Granda areo (ĉefe la suda parto) estas malpurigita per radioaktivaj elementoj kaj estas konsiderata danĝera por loĝado. Grave malpurigitaj estas (tute aŭ parte) 5-10 distriktoj el 24; 9 distriktoj havas loĝlokojn kun oficiale speciala statuso, en 3 (distriktoj Ĵizdra, Ĥvastoviĉi, Uljanovo) estas loĝlokoj "kun rajto de transloĝiĝo"[4].

Kaluga provinco en sia nuna stato estis fondita en 1944, urba Kaluga fariĝis centro de la nova provinco. Post disfalo de Sovetunio Kaluga provinco fariĝis federacia subjekto de Rusio.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro de Kaluga provinco laŭ jaroj en miloj (laŭ tutrusiaj kaj tutsovetiaj popolnombradoj):

1897 1926 1959 1970 1979 1989 2002 2010 2021
1132,8 1151,6 935,9 994,9 1007,0 1066,8 1041,6 1010,9 1000,9
  • Urba loĝantaro (en 2013): 75,88 %.

Etnoj (en 2010)[5]: rusoj - 93,08 %, ukrainoj - 1,78 %, armenoj - 1,07 %, belorusoj - 0,49 %, tataroj - 0,45 %, kaj aliaj.

Loĝlokoj kun pli ol 5000 loĝantoj en 2012 (loĝantaro en miloj): Kaluga (326,4), Obninsk (105,4), Ludinovo (40,1), Kirov (31,6), Malojaroslavec (30,0), Balabanovo (26,1), Kozelsk (17,9), Kondrovo (16,6), Suĥiniĉi (16,0), Tovarkovo (14,5), Borovsk (12,1), Sosenskij (12,0), Ĵukov (11,9), Kremjonki (11,4), Vorotinsk (11,1), Jermolino (10,5), Tarusa (9,6), Belousovo (8,4), Medinj (8,1), Juĥnov (6,9), Duminiĉi (6,1), Ĵizdra (5,5), Polotnjanij Zavod (5,1).

Administra divido kaj politika strukturo

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Administra divido de Kaluga provinco.

Kaluga provinco konsistas el 24 distriktoj kaj 2 urboteritorioj.

Kulturo kaj vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

Pro sia oportuna geografia situo Kaluga provinco estas populara inter turistoj. Ĉefe estas vizitataj:

  • urbo Kaluga: muzeo pri historio de kosmoesplorado kaj aliaj muzeoj; malnovaj konstruaĵoj de urba centro
  • historiaj urboj. Laŭ la oficiala listo de 478 historiaj urboj de Rusio akceptita en 2002, en Kaluga provinco estas jenaj 9 historiaj urboj:
Nomo Tipo Jaroj de fondiĝo
Borovsk Eta 1358
Kaluga Granda 1371
Kozelsk Eta 1146
Malojaroslavec Eta 14-a jarcento
Medinj Eta 1386
Meŝĉovsk Eta 1238
Mosalsk Eta 1231
Tarusa Eta 1246
Juĥnov Eta 1410

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2010 goda. Tom 1. Čislennostʹ i razmeščenie naselenija (rezultoj de la tutrusia censo 2010. Volumo 1. Nombro kaj disigo de la loĝantaro). Tabeloj 5, p. 12–209; 11, p. 312–979 (elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusa federacio)
  2. Naselenie po nacional'nosti i vladeniju russkim jazykom po sub"ektam Rossijskoj Federacii (ruse) (XLS). Itogi Vserossijskoj perepisi naselenija 2002 goda. Alirita 2011-11-01 .
  3. Administrativno-territorialjnoe delenie po subjektam Rossijskoj Federacii na 1 janvarja 2010 goda (Administrativ-teritoria grupigo laŭ subjektoj de la Rusia federacio la 1-an de Januaro 2010). (Elŝuto de la retpaĝaro de la Federacia servo por ŝtata statistiko de la Rusia federacio)
  4. Oficiala dekreto de registaro kaj listo de loĝlokoj situantaj en zonoj de radioaktiva malpureco post Ĉernobila katastrofo (ruse)
  5. Rezultoj de la Tutrusia popolnombrado de 2010 Arkivigite je 2020-05-13 per la retarkivo Wayback Machine ruse

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]