Distrikto Borovsk
Distrikto Borovsk | |||
---|---|---|---|
| |||
municipa distrikto ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Statuso | municipa distrikto | ||
Ŝtato | ![]() | ||
Regiono | Centra federacia regiono | ||
Provinco | ![]() | ||
Poŝtkodo | 249008 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 82 143 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 108 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 55° 13′ N, 36° 29′ O (mapo)55.2166666736.48333333Koordinatoj: 55° 13′ N, 36° 29′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 160 m [+] | ||
Areo | 759,6 km² (75 960 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Distrikto Borovsk (Borovskij, ruse Боровский район) estas administra distrikto de Kaluga provinco (Rusio). Ĝi situas en norda parto de la provinco kaj limas kun distriktoj Medinj, Malojaroslavec, Ĵukov. Krome, ĝi limas kun urboteritorio Obninsk kaj kun Moskva provinco. Laŭ la stato de 2023 en la distrikto vivis 82 143 loĝantoj sur areo de 759,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 108 loĝantoj/km².
Administra centro de la distrikto estas urbo Borovsk. Aliaj urboj: Balabanovo, Jermolino. Gravaj riveroj: Protva, Istja, Rutj, Luĵa.
Fizika geografio kaj naturo
[redakti | redakti fonton]La distrikto konsistas plejparte el arbaroj. La ĉefa rivero estas Protva.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Loĝantaro (laŭ tutsovetiaj kaj tutrusiaj popolnombradoj):
Jaro | Loĝantaro |
---|---|
1959 | 37422 |
1970 | 47137 |
1979 | 50521 |
1989 | 53698 |
2002 | 54661 |
2010 | 61401 |
2014 | 60825 |
Transporto
[redakti | redakti fonton]Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Borovsk - historia urbo ĉe rivero Protva kun amaso da vidindaĵoj (antikvaj konstruaĵoj, muzeoj)
- Etnomir - privata teritorio apud vilaĝo Petrovo kun etnografia parko, montranta diversajn popolajn kulturon kaj vivon (loĝejoj kaj ekonomio kutimaj por diversaj naciecoj); ĝi enhavas kelkajn muzeojn kaj hotelojn situantajn en tradiciaj loĝejoj de diversaj popoloj; vizitado kaj loĝado tie estas pagenda kaj sufiĉe multekosta
- Balabanovo - urbo kie estas fervoja stacio kaj granda alumeta fabriko
- Jermolino - nova urbo ĉe rivero Protva
- Satino - vilaĝo kie situas scienca bazo de geografia fakultato de Moskva universitato; apud la vilaĝo oni ĉiujare organizas festivalon de Linukso nomata LinuxFest (esperante Linuksfest)[1]
- Timaŝovo - vilaĝo kie naskiĝis fama pentristo Prjaniŝnikov
- Komlevo - vilaĝo apud Borovsk kie naskiĝis rusia militisto admiralo Senjavin
- Ozjornoje - vilaĝo kie situas ĉasbazejo "Ozjornoje"[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Paĝaro de LinuxFest[rompita ligilo] ruse
- ↑ Bazo "Ozjornoje" ruse
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Riveroj: Protva
- Urboj: Borovsk, Balabanovo, Jermolino
- Homoj: Konstantin Ciolkovskij
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (ruse)
- Historio (ruse)
- Oficiala paĝaro de la gazeto[rompita ligilo] (ruse)
- Pri trafiko en Borovsk kaj ĝiaj ĉirkaŭaĵoj (ruse)
Administra centro: Kaluga
Urboj: Balabanovo |
Belousovo |
Borovsk |
Jermolino |
Ĵizdra |
Juĥnov |
Kirov |
Kozelsk |
Kondrovo |
Kremjonki |
Ludinovo |
Malojaroslavec |
Medinj |
Meŝĉovsk |
Mosalsk |
Obninsk |
Sosenskij |
Spas-Demensk |
Suĥiniĉi |
Tarusa |
Juĥnov
Municipaj distriktoj: Babininskij |
Barjatino |
Borovsk |
Dzerĵinska |
Duminiĉi |
Ĵizdra |
Ĵukov |
Iznoski |
Kirov |
Kozelsk |
Kujbiŝeva |
Ludinovskij |
Malojaroslavec |
Medinskijj |
Meŝĉovsk |
Mosalsk |
Peremiŝl |
Spas-Demensk |
Suĥiniĉi |
Tarusa |
Uljanovo |
Ferzikovo |
Ĥvastoviĉi |
Juĥnov