Provinco Narin
Provinco Narin | |||
---|---|---|---|
Provinco | |||
Flago | Blazono | ||
region of Kyrgyzstan [+] | |||
Lando | Kirgizio | ||
Koordinatoj | 42° N, 76° O (mapo)41.575.5Koordinatoj: 42° N, 76° O (mapo) | ||
Ĉefurbo | Narin | ||
- koordinatoj | 42° N, 76° O (mapo)41.575.5Koordinatoj: 42° N, 76° O (mapo) [+] | ||
Akvokolektejo | 45 200 km² (4 520 000 ha) [+] | ||
Areo | 45 200 km² (4 520 000 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 269 700 [+] (2005) | ||
Denseco | 5,97 loĝ./km² [+] [+] | ||
ISO 3166-2 | KG-N | ||
Provinco Narin | |||
Vikimedia Komunejo: Naryn Region [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
La provinco Narin (aŭ regiono respektive oblasto Narin, komparu la artikolon pri la neologismo oblasto - kirgize Нарын областы ["Narin oblasti"], ruse Нарынская область [Narinskaja oblast"]) estas unu el sep provincoj, kiuj aldone al la du eksterprovincaj urboj Biŝkeko kaj Oŝ administre dividas la teritorion de la ŝtato Kirgizio. La provinca areo kovras 45 200 kvadratajn kilometrojn, kaj en 2009 en la provinco vivis 271 000 konstantaj loĝantoj. Ĉefa urbo - administre, komerce kaj kulture - estas la samnoma urbo Narin.
La provinco estis kreita en novembro 1939 je la nomo "provinco Tjanŝano". En decembro 1962 la provinco estis malfondita, sed en decembro 1970 rekreita. En oktobro 1988 ĝi estis unuigita kun la provinco Isik-Köl, kaj fine en decembro 1990 ĝi rericevis sian nunan nomon: provinco Narin.[1]
La ĉefa aŭtoŝoseo kondukiĝas de la ĉinia limo ĉe la montopasejo Torugart norden al la urbo Balikĉi ĉe la lago Isik-Köl.
La provinca loĝantaro je 99 procentaĵoj konsistas el kirgizoj. La ekonomio estas dominita fare de bestobredado (ŝafoj, ĉevaloj, jakoj), kaj do ĉefe produktiĝas viando kaj lano. Minado de pluraj mineraloj evoluis dum la sovetunia epoko, sed nuntempe tre reduktiĝis kaj grandparte konsideratas neekonomia. Nuntempe la provinco konsideratas esti la plej malriĉa parto de Kirgizio, sed ankaŭ la plej tipe kirgiza. Ĝi prezentas belajn montarojn, alpo-similajn paŝtejojn, kaj la laton Son-Kul kiu dum la someraj monatoj altiras grandajn ŝafarojn kaj ĉevalarojn kun siaj paŝtistoj kaj ties jurtoj.
Bazaj soci-ekonomiaj indikoj pri la provinco
[redakti | redakti fonton]- Loĝantaro: 271 000 (takso de la 1-a de januaro 2009), el ili 17.4% - urbaj, kaj 82.6% - malurbaj loĝantaro[2]
- laborpostenoj: 89 300 (2008)[3]
- Registitaj senlaboruloj: 6 922 (2008)[4]
- eksporto: 0,9 milionoj da usonaj dolaroj (2008)[5]
- importo: 4,0 milionoj da usonaj dolaroj (2008)[6]
- rektaj eleksterlandaj investoj: 1,1 milionoj da usonaj dolaroj (en 2008)[7]
Distriktoj de la provinco
[redakti | redakti fonton]La provinco estas administre dividita en 5 distriktojn:
Distrikto | Ĉefurbo |
---|---|
distrikto Ak-Talaa | Baetov |
distrikto At-Baŝi | At-Baŝi |
distrikto Ĵumgal | Ĉaek |
distrikto Koĉkor | Koĉkor |
distrikto Narin | Narin |
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ mallonga priskribo de la provinco (ruse). Arkivita el la originalo je 2018-01-23. Alirita 2010-09-19.
- ↑ loĝantaro: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse). Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 2010-09-20.
- ↑ laborpostenoj: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse). Arkivita el la originalo je 2010-11-14. Alirita 2010-09-20.
- ↑ senlaboruloj: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse). Arkivita el la originalo je 2010-11-14. Alirita 2010-09-20.
- ↑ eksporto: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse). Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 2010-09-20.
- ↑ importo: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse). Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 2010-09-20.
- ↑ eleksterlandaj investoj: informo de la nacia komitato pri statistiko (kirgize kaj ruse). Arkivita el la originalo je 2011-07-22. Alirita 2010-09-20.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- provincaj informoj en la retejo welcome.kg (ruse) Arkivigite je 2018-01-23 per la retarkivo Wayback Machine