Psikedelo
Aspekto


Psikedelo aŭ psiĥedelo (ambaŭ ĝustas) estas adaptaĵo de la angla termino psychedelia, neologismo formita el du grekaj vortoj: «ψυχή»—"animo"; kaj «δήλομαι»—"manifesti". La vorto psikedela estis inventata de la brita psikologo Humphry Osmond kaj signifas "kiu manifestas animon". La termino psikedelo rilatas al subkulturo naskiĝinta en la 1960-aj jaroj kaj inspirata de halucinogenaj drogoj kiel LSD. Ĉi tiu movado estis proksime ligata al la Hipi-movado. La vorto ankaŭ koncernas tian arton kaj rokmuzikon kian elvenis de la kulturmovado/subkulturo psikedela.