RMV
Aspekto
La tri-litera mallongigo RMV respektive minuskle rmv havas plurajn signifojn:
- Majuskle, la kodo interalie estas mallongigo de la Trafika Ligo Rejno-Majno, germane Rhein-Main-Verkehrsverbund, kiu provizas publikan transporton en la suda parto de la federacia lando Hesio de Germanio, en radiuso de pli-malpli 50 kilometroj ĉirkaŭ la urbo Frankfurto-ĉe-Majno, de Marburgo kaj Giessen norde ĝis Alsbach-Hähnlein ĉe Darmstadt sude, de Lorchhausen okcidente de la urboj Wiesbaden kaj Majenco en la najbara lando Rejnlando-Palatinato okcidente ĝis Babenhausen tutproksime de Aschaffenburg en la najbara lando Bavario oriente. La lasta nordokcidenta haltejo estas Limburg, la lasta nordorienta haltejo Gersfeld (Rhön) kaj la lasta nordokcidenta haltejo Eberbach en la najbara lando Baden-Virtembergo.
- Plue, ĝi ankaŭ signas la Nacian Muzeon pri Etnologio, nederlande Rijksmuseum voor Volkenkunde, en Leiden, Nederlando, kaj estas pliaj signifoj, ĉi-tie ankoraŭ ne listigitaj, ĉar ankoraŭ ne estas korespondaj esperantlingvaj vikipediaj artikoloj.
- Minuskle, rmv estas kodo de lingvo laŭ normo ISO 639-3, nome la romanova lingvo.
|