Rafael Nadal
Rafael Nadal | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Rafael Nadal i Parera |
Naskiĝo | 3-an de junio 1986 (38-jaraĝa) en Manacor, Hispanio |
Lingvoj | hispana • kataluna • angla |
Loĝloko | Manacor |
Ŝtataneco | Hispanio |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Sebastià Nadal (en) |
Patrino | Aina María Parera (en) |
Frat(in)o | María Isabel Nadal (en) |
Edz(in)o | Maria Francisca Perello (en) (2019–) |
Parencoj | Toni Nadal (mul) (parent's brother (en) ) Miguel Ángel Nadal (en) (parent's brother (en) ) Rafael Nadal Nadal (en) (avo) |
Okupo | |
Okupo | tenisisto (2001–2024) modelo |
TTT | |
Retejo | https://rafaelnadal.com/ |
Rafael NADAL PARERA (n. la 3an de junio 1986 en Manacor), plej konata kiel Rafa Nadal, estas kataluna kaj hispania tenisludisto. Nuntempe (Decembro 2013), li rangas kiel unua tenisludisto en la mondo. En la pasinteco li dufoje unuarangis: 46 semajnoj de la 18-an de aŭgusto 2008 ĝis la 5-an de julio 2009, kaj 56 semajnoj de la 7-an de junio 2010 ĝis la 3an de julio 2011. Li estas dektrifoja venkisto en la Roland Garros-tenisturniro (en 2005, 2006, 2007, 2008, 2010, 2011, 2012, 2013, 2014, 2017, 2018, 2019, 2020 kaj 2022); ĉampiono de la Turniro de Wimbledon en 2008[1] kaj dufoje subĉampiono de tiu (2006 kaj 2007),[2][3] ĉampiono de la Aŭstralia Malferma (2009)[4] kaj ricevis la ormedalon en la Somera Olimpiko 2008 de Pekino. La 18an de aŭgusto de 2008 li iĝis la numero 1 de la klasigo de la ATP post esti la dua numero dum 160 sinsekvaj semajnoj.[5] Pro siaj 15 titoloj de Masters 1000, Nadal troviĝas ene de la grupo de kvar tenisludistoj en la tuta historio de teniso kiu superis dek ĉampionecojn en tiuj turniroj kaj kun la aliaj numeroj 1 de la mondo, Pete Sampras (11), Roger Federer (15) kaj Andre Agassi (17).[6] En 2008 li ricevis en Hispanio la premion Príncipe de Asturias de los Deportes.
Rafa Nadal iĝis la unua hispano kiu venkis en la turniro Aŭstralia Malferma (2009). La 11-an de junio 2012 li gajnis la tiujaran Francan Malferman Tenisturniron Roland Garros.
La 10an de Septembro 2017 li venkis en la Usona Malferma 2017.
128036 Rafaelnadal estas tre malgranda, tre hela asteroido de la ĉefa asteroida zono en orbita resonanco 1:2 kun Marso. Ĝi estis malkovrita la 28-an de majo 2003 elde la Observatorio de Majorko en Costitx (Majorko).
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Nadal gana su primer Wimbledon, As, 6a de julio de 2008
- ↑ Federer vence en Londres a su verdugo de París, As, 8a de julio de 2006
- ↑ Federer vence a Nadal y consigue su quinto consecutivo, Marca, 8a de julio de 2007
- ↑ Nadal se lleva el primer grande del año 20minutos.es
- ↑ Ranking oficial del circuito profesional de la ATP, atptennis.com, 9a de junio de 2008
- ↑ Historia y estadísticas de la ATP, atptennis.com, 9a de junio de 2008