Rahnfels
Aspekto
Rahnfels | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco | 517 m | ||
Situo | Rejnlando-Palatinato, Germanujo | ||
Montaro | Palatinata arbaro, | ||
Geografia situo | 49° 28′ N, 8° 5′ O (mapo)49.4716861111118.0896083333333Koordinatoj: 49° 28′ N, 8° 5′ O (mapo) | ||
| |||
Rahnfels estas la nomo de monto en la Palatinata arbaro, ĉ. 2 km nordokcidente de la burgruino Hardenburg. Kun alteco de 517 m la monto Rahnfels estas la plej alta monto de la Palatinata arbaro norde de Isenach.
Ebenaĵo sur la pinto
[redakti | redakti fonton]Sur la pintebenaĵo troviĝas ĉe elrigardejo protektkabano Frankenthaler Hütte. La kabano el ligno estis konstruata 1906 de la loka grupo Frankenthal de la Pfälzerwald-Verein. Ĝi servas por protekti migrantojn kontraŭ veteraĉo. [1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ [rompita ligilo]Hundert Jahre Frankenthaler Hütte[rompita ligilo]