Raphaël Bienvenu Sabatier
Raphaël Bienvenu Sabatier (1732-1811) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bildo de la franca anatomo, kuracisto kaj kirurgo Raphael Bienvenu Sabatier.
| |||||
Persona informo | |||||
Raphaël Bienvenu Sabatier | |||||
Naskiĝo | 11-an de oktobro 1732 en Parizo, Francio | ||||
Morto | 19-an de julio 1811 en Noisy-le-Roi, Francio | ||||
Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 11 48° 51′ 37″ Nordo 2° 23′ 34″ Oriento / 48.860326 °N, 2.392799 °O (mapo) vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Ŝtataneco | Francio vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | kirurgo universitata instruisto anatomo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Raphaël Bienvenu Sabatier estis franca anatomo, kuracisto kaj kirurgo. Lia patro ankaŭ estis kirurgo el kies li estis lernanto. En 1756 li iĝis membro kaj profesoro de la Kirurgia Akademio. Dum la revolucio, li estis kirurgo de la armeoj kaj konsulta kirurgo de Napoleono la 1-a.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Li ricevis diplomon kiel kuraciston je dudek jaroj, iĝis profesoro pri anatomio kvar jarojn poste kaj instruis kun granda sukceso. La talento kiun li montris altiris la atenton de la kirurgo Sauveur-François Morand (1697-1773), kiu donis al li la postenon kiel ĉefkirurgo ĉe la Hôtel des Invalides kaj donis al li la manon de sia nevino, Louise Françoise Morand (1757). El ilia kuniĝo naskiĝis en 1765 filo, Raphaël Sauveur Sabatier (1765-1825), kiu estus kavaliro de la Honora Legio.
Iom da tempo poste, Sabatier iĝis kirurgia elmontranto, poste membro de la Akademio de Sciencoj (1773) kaj reĝa cenzuristo. Dum la Revolucio, li estis unu el tri ĝeneralaj inspektistoj de la armeoj. Alligita unue kiel kuracisto al la Norda Armeo, tiam al la Fakultato de Parizo, li tiam tenis la katedron de operacia medicino kaj Napoleono nomumis lin unu el siaj konsultkirurgoj. Sabatier, kiu aliĝis al la Instituto ekde ĝia kreo, estis unuaranga funkciisto, eble iom tro ligita al la malnova praktiko. Li estis simpla, ŝparema, humana viro, plena de kompato por la malsanuloj.
Li ripozas en Parizo, en la Tombejo Père-Lachaise, 11-a divizio, kune kun Nicolas-Philibert Adelon (1782-1862), ankaŭ profesoro pri medicino kaj fiziologo.
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Theses anatomicae et chirurgicae, 1754
- Abrégé de l'anatomie du corps humain, 1768
- Traité complet d'anatomie, 1775
- Traité complet d'anatomie, Volumo 3, 1775
- Mémoire sur les nerfs de la dixième paire ("Memoro en la nervoj de la deka paro"), 1776
- Mémoire sur quelques particularitiés de la structure du cerveau et de ses enveloppes ("Memoro pri iuj apartaĵoj de la strukturo de la cerbo kaj ĝiaj kovertoj" 1776
- Anatomio tute komercita; aŭ Preciza priskribo de ĉiuj partoj de la homa korpo, Albertus Lentfrinck, 1780
- Traité complet d'anatomie, Volumo 1, 1792
- De la médecine opératoire, 1796
- Traité complet d’anatomie, ou, Description de toutes les parties du corps humain. Pierre-Théophile Barrois (04.02.1752-15.12.1836) la Juna[1], 1798
- De la médecine opératoire, 1810
- Della Medicina Operatoria, 1832
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Guillaume Mauquest de La Motte (1655-1737) franca kirurgo
- Jean-Louis Petit (1674-1750) franca kirurgo kaj anatomo
- César Verdier (1695-1759) franca anatomo, kirurgo kaj universitata profesoro
- Sauveur François Morand (1697-1773) franca kirurgo kaj enciklopediisto
- William Cullen (1710-1790) skota kuracisto, kemiisto kaj agrikulturisto
- Ludoviko la 15-a (1710-1774)
- Josef Leopold Auenbrugger (1722-1809) aŭstra kuracisto[2]
- Antoine Louis (1723-1792) franca kirurgo, patologo kaj enciklopediisto
- Jean François Clément Morand (1726-1784) franca kemiisto, mineralogo kaj kuracisto
- Jacques Antoine Joseph Cousin (1739-1800) franca matematikisto kaj politikisto
- Pierre-Joseph Desault (1738-1795) franca kirurgo
- Pierre-Théophile Barrois (1752-1836) franca libristo
- Johann Nepomuk Rust (1775-1840) aŭstra kuracisto kaj kirurgo
- Nicolas-Philibert Adelon (1782-1862) franca kuracisto kaj fiziologo
- Louis Joseph Sanson (1790-1841) franca kirurgo kaj oftalmologo
- Louis Jacques Bégin (1793-1859) franca milita kirurgo
- Otto Wigand (1795-1870) germana eldonisto kaj politikisto
- August Hirsch (1817-1894) germana kuracisto, epidemiologo kaj historiisto pri la medicino