Rapidtramo de Kievo
Rapidtramo de Kievo | |
---|---|
Tramo Pesa Fokstrot 71-414K | |
Rapidtramo | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Kievo, Ukrainio |
Transportsistema speco | malpeza trajno, tramo |
Komenco de trafiko | 30-a de decembro 1978 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 17 km |
Nombro de linioj | 2 (5 itineroj) |
Nombro de veturiloj | 112 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 524 mm |
Transportisto | Kyivpastrans |
Rapidtramo de Kievo (ukraine Київський швидкісний трамвай) estas reto de altrapidaj linioj de la Kieva tramo, konsistanta el du linioj kun kvin itineroj. La unua linio ligas la stacidomon kaj la loĝkvartalon de Borŝĉahivka (dekstra bordo de Dnepro), kaj la dua - la stacidomon de la urba trajno Trojeŝĉina-2 kun la loĝkvartalo de Vigurivŝĉina-Trojeŝĉina (la maldekstra bordo de Dnepro).
La 30-an de decembro 1978 ekfunkciis en Kievo la unua altrapida tramlinio en Sovetunio, konstruita laŭ iniciato de Volodimir Vekliĉ kaj Vasil Djakonov. Ĝi estas fizike integrita en la urba tramreto. Tamen, pro la fakto, ke la maldekstraborda kaj dekstraborda Kieva tramretoj ne estas konektitaj, fakte la du linioj estas tute apartigitaj unu de la alia. La rapidtramo de Kievo estas konsiderata klasika ekzemplo de rapidtramo.
Ekde la 1-a de oktobro 2020, la cirkulado de paperaj biletoj estis ĉesigita sur la Trojeŝĉina linio de la rapidtramo, kaj de la 1-a de decembro 2020, la rapidtramo ĉe Borŝĉahivka tute ŝanĝis al elektronikaj biletoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Tramtransporto
- Tramtransporto en Kievo
- Kievo
- Metroo de Kievo
- Urba elektrotrajno de Kievo
- Trolebusa transporto en Kievo
- Transporto en Ukrainio
- Listo de urboj kun tramtransporto
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|