Tramtransporto en Kamjansko
Aspekto
Tramtransporto en Kamjansko | |
---|---|
Tramo KTM-8 en Kamjansko | |
tramtransporto | |
Ĝeneralaj informoj | |
Loko | Kamjansko Ukrainio |
Transportsistema speco | tramo |
Komenco de trafiko | 27-a de novembro 1935 |
Teknikaj informoj | |
Longeco de sistemo | 77,6 km |
Nombro de linioj | 4 |
Nombro de stacioj | 67 |
Aliaj informoj | |
Traklarĝo | 1 524 mm |
Transportisto | KP "Tramvaj" |
Tramtransporto en Kamjansko (ukraine Кам'янський трамвай) estas la tramreto de la urbo Kamjansko, en Ukrainio. La reto estas kunmetita el kvar linioj. Ĝia unua linio estis enservigita en 1935.
Akcidento de 02/07/1996
[redakti | redakti fonton]La 2-an de julio 1996 okazis grandskala akcidento. Troŝarĝita tramo iranta laŭ la strato Ĉapajeva komencis gliti malsupren laŭ deklivo pro paneinta bremso, elreliĝis kaj antaŭeniris ĝis lernejo. Ĉ. 30 homoj mortis kaj 100 estis vunditaj rezulte de la akcidento. Pro registara esplorado de la afero urbestro Serhij Ŝerŝnev kaj lia deputito Ihor Laktionov rezignis el siaj postenoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|