Rejdice estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Kořenov en distrikto Jablonec nad Nisou. Ĝi troviĝas proksimume 3,5 km sude de Kořenov. En la jaro 2011 estis ĉi tie registritaj 37 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 34 loĝantoj.
Rejdice estas ankaŭ nomo de katastra teritorio kun areo 2,7 km².
Rejdice estis fondita jam en la jaro 1577 kaj ĝi do estas la plej malnova parto de la hodiaŭa municipo Kořenov. En la jaroj 1618-1752 ĉi tie trafikis vitrofarejon giseja familio Preissleroj.[1] En la jaroj 1850–1920, 1939–1945 kaj 1949–1960 la domaro apartenis al municipo Příchovice, en la jaroj 1920–1938 kaj 1945–1949 ĝi estis memstara municipo. La malsupra parto de Rejdice situas apud ŝoseo el Příchovice ĝis Zlatá Olešnice, la supra parto de Rejdice apud ŝoseo ĉe la supra fino de la hodiaŭa rejdica deglitejo. Al Rejdice apartenas ankaŭ domaro Počátky apud ŝoseo II/290 de Vysoké nad Jizerou.