Rejnlanda Ardeza Montaro
Rejnlanda Ardeza Montaro | ||||
---|---|---|---|---|
Geografia regiono | ||||
montara sistemo [+] | ||||
Lando | Germanio | |||
Supermara alteco | 878,1288 m ü. NHN [+] | |||
- koordinatoj | 50° 21′ 56″ N, 7° 36′ 23″ O (mapo)50.3655555555567.6062777777778Koordinatoj: 50° 21′ 56″ N, 7° 36′ 23″ O (mapo) | |||
Plej alta punkto | Großer Feldberg [+] | |||
Akvokolektejo | 41 300 km² (4 130 000 ha) [+] | |||
Areo | 41 300 km² (4 130 000 ha) [+] | |||
Materialo | sedimenta rokaĵo, metamorfa petro [+] | |||
|
||||
Rejnlanda Ardeza Montaro | ||||
Vikimedia Komunejo: Rheinisches Schiefergebirge [+] | ||||
La pejzaĝa regionego Rejnlanda Ardeza Montaro estas grupo de pluraj, geologie tre parencaj, mezaltaj montaroj en la okcidento de Germanio. Ĝi kovras la germaniajn federaciajn landojn Hesio, Nordrejn-Vestfalio, Rejnlando-Palatinato kaj Sarlando, sed krome Luksemburgon kaj partojn de nordokcidenta Francio kaj okcidenta Belgio - laŭ tiu difino ĝi inkluzivas ankaŭ la mezaltan montaron Ardenoj.[1]. Plej alta punkto de la Rejnlanda Ardeza Montaro situas en la montaro Taunus kaj estas la monto Großer Feldberg iom nordokcidente de Frankfurto-ĉe-Majno, kiu altas 878 metrojn super la marnivelo.
Unuopaj mezaltaj montaroj
[redakti | redakti fonton]La Rejnlandan Ardezan Montaron konsistigas la sekvaj unuopaj mezaltaj montaroj:
|
|
La Montaro Ardey estas plejparte arbarhava montoĉeno alta ĝis 273,80 metroj, kiu lokas sur la teritorio de la eksterdistrikta urbo Dortmund same kiel en la distriktoj Ennepe-Ruhr kaj Unna en la Ruhr-Regiono. Situanta norde de la Ruhr, ĝi apartenas al la orienta parto de la Rejnlanda Ardeza Montaro kaj etspace al la Malsuproberga-Marka Montetaro.
'Vidu ankaŭ: Listo de montoj de la rejnlanda ardeza montaro
Riveroj
[redakti | redakti fonton]La Rejnlandan Ardezan Montaron interalie trafluas la sekvaj riveroj:
Referenco
[redakti | redakti fonton]- ↑ E. Schmidt kaj aliaj Deutschland. Harms Handbuch der Geographie (Germanio. Manlibro de geografio el serio Harms). eldonejo Paul List, 26-a eldono, Munkeno 1975, p.75
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]ĉiuj baze germanlingvaj