Saltu al enhavo

René-William Perrenoud

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
René-William Perrenoud
Persona informo
Naskiĝo 30-an de marto 1898 (1898-03-30)
en Le Locle
Morto 1984
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Svislando Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
natursciencisto
filologo
mezlerneja instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

René-William PERRENOUD (franca prononco [pernu'], naskiĝis la 30-an de marto 1898 en Le Locle; mortis en 1984) estis svisa esperantisto, doktoro de sciencoj kaj mezlerneja instruisto en Cernier en kantono Neŭŝatelo - intertempe, longe post William Perrenoud, la vilaĝo ekde 2013 estas parto de nova komunumo Val-de-Ruz.

Li estis filologo kaj natursciencisto. De 1919 ĝis 1920 li laboris en la Centra Oficejo de UEA en Berno. En 1922 li estis sekretario de la Pedagogia Konferenco pri Esperanto en Ĝenevo. De 1925 li estis kunlaboranto de IALA. Li oficis kiel oficiala Esperanto-tradukisto dum la 3-a Kongreso de Universala Federacio de Pedagogiaj Asocioj en Ĝenevo en 1929. De 1938 ĝis 1939 kaj de 1954 ĝis 1957 li estis prezidanto de Svisa Esperanto-Societo. Kaj en 1963-1964 li ankoraŭfoje gvidis la societon unu jaron, en provizora gvidkomitato kun Erwin Zuber kaj Rudolf Schneebeli, ambaŭ kantono Zuriko.