Saltu al enhavo

Rhinoptilus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rhinoptilus
Kolumbrusta kurulo
Kolumbrusta kurulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Glareoledoj Glareolidae
Genro: Rhinoptilus
Strickland, 1852
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Rhinoptilus estas genro de kuruloj, grupo de vadbirdoj. Estas tri specioj, kiuj reproduktiĝas en Afriko kaj Suda Azio. Ili havas longajn krurojn, mallongajn flugilojn kaj longajn pintecajn bekojn kurbajn suben. Kvankam klasitaj kiel vadbirdoj, ili vivas en dezertoj kaj simile aridaj regionoj. Kiel la glareoloj, la kuruloj troviĝas en plej varmaj partoj de la Malnova Mondo. Ili ĉasas insektojn per vidado, perekstante ilin perpiede.[1]

La specioj de tiu genro estis iam metitaj en aliaj genroj kiel Macrotarsius (Blyth), Chalcopterus (Reich.) kaj Hemerodromus (Heuglin). Kelkaj karakteroj de tiu granda afrika genro estas la beko, pli mallonga kaj pli fortika ol ĉe Cursorius, la okulorbitoj havas plumojn kaj la dua kaj tria primaraj preskaŭ egalas la plej longan. La tarso estas longa, la piedoj estas mallongaj kaj la ekstera fingro estas ligita per parta reto.[2]

La ino demetas 2–3 ovojn surgrunde.

Specioj en taksonomia ordo

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Hayman, Marchant kaj Prater (1986) Shorebirds (ISBN 0-395-37903-2)
  2. Jerdon, T. C. (1864) The Birds of India. Volume 3. p. 628

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]