Saltu al enhavo

Bronzflugila kurulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bronzflugila kurulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Glareoledoj Glareolidae
Genro: Rhinoptilus
Specio: Bronzflugila kurulo R. chalcopterus
Rhinoptilus chalcopterus
Temminck, 1824
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Bronzflugila kurulo (laŭ la latina scienca nomo Rhinoptilus chalcopterus) estas birdo kiu apartenas al la familio de glareoloj kaj kuruloj nome Glareoledoj. Ĝi troviĝas en Afriko. Tiu specio ricevas siajn nomojn pro siaj karakterizaj bronzkolorpintaj plumoj videblaj dumfluge. Ili vivas tra Sub-Sahara Afriko, en duon-aridaj savanoj kaj arbaroj.[1] Tiu estas noktema specio kiu manĝas ĉefe surgrundajn insektojn. Ili estas tipe solemaj, formante monogamajn parojn nur por reproduktado. La ino povas produkti 2-3 ovojn por ĉiu ovodemetado,[1] kaj la idoj ricevas patran zorgadon el ambaŭ gepatroj kiam ili estas junaj.[2] Tiu specio estas konsiderata Malplej Zorgiga kiel konservostatuso, kaj oni supozas, ke ĝi estas tre stabila specio.[3]

Tiu kurulo estas specio de malgrandaj vadbirdoj kun longaj kruroj kaj mallongajn flugilojn. Ĝi estas la plej granda el la kuruloj, kun korpolongo de 25-29 cm, enverguro de ĝis 58 cm, kaj korpopezo de inter 91 kaj 220 g.[2]

La plumaro de plenkreskulo diferencas de la plumaro de junuloj en tiu specio. Maturuloj havas grizbrunajn supran bruston kaj dorson. La supra vosto estas blanka, dum la cetero de la vosto estas malhelbruna kaj bordita per blanka koloro. La brusto havas maldikan nigran zonon kiu apartigas la brungrizan supran bruston de la sablokoloraj malsupra brusto kaj ventro. La kapo havas klaran kremblankan superokulan, antaŭkronon, kaj malantaŭan okulliniojn, same kiel sablokolorajn suprajn kolon kaj gorĝon. La vizaĝbridoj kaj orelkovriloj estas pli malhele brunnigraj. La subflugilaj kovriloj estas blankaj, kontraste kun la malhelnigraj primaroj kiuj estas pintitaj kun iriza kupra al viola nuancoj. Tiuj kuprokoloraj flugilpintoj estas videblaj ekskluzive dum flugo - pravigante la ordinaran kaj sciencan nomojn de la birdo kiel "bronzflugila". La beko estas longa kaj kurba iomete suben, kaj aspektas nigra kun ruĝecpurpura bazo. La okuloj estas grandaj sur la kapo, havante brilruĝec-purpuran okulringon. La longaj kruroj estas ruĝaj.

Teritorio

[redakti | redakti fonton]

La bronzflugila kurulo troviĝas en partoj de Subsahara Afriko, kaj povas esti trovita loĝanta en malsamaj lokoj de la kontinento laŭ sezono. Oni supozas, ke la bronzflugila kurulo pasigas sian reproduktosezonon en la sudaj partoj de sia teritorio, kaj migras norden post reproduktado.[2][1] La reprodukta sezono daŭras de julio ĝis decembro.[4]

Historiaj registroj montris, ke Bronzflugilaj kuruloj ĉeestis en multaj lokoj en variaj momentoj laŭlonge de la jaro, kiel, inter aliaj landoj, en Eritreo, Niĝerio, Ganao, Sudano, Kenjo, Demokratia Respubliko Kongo, Malavio, Bocvano, Zambio, Zimbabvo, Gambio, kaj pli ĵuse en Etiopio.[5][2][1]

Tiu specio vivas en duanaridaj medioj, kiel sekaj savanaj arbaroj kun areoj de densa arbustaro. Ili povas pli rare troviĝi en malfermaj areoj kiel herbejoj apuda arbaraj savanoj. Ili tendencas vivi en malaltaj lokoj, kvankam povas troviĝi ankaŭ en areoj altaj ĝis 2 350 m. Oni supozas, ke reproduktado okazas en pli malalta teritorio, verŝajne ne superante 1 700 m.[2]

Tiun specion ĝenas homa aktiveco, aparte rilata al terŝanĝoj de sia habitato pro bredobredaj aŭ agrikulturaj praktikoj.[2] Arbarklarigado kaj simila agado malpliigas la habitaton disponeblan por tiu kurulo. Tiu specio estas ankaŭ predata de aliaj birdoj de sia medio, kiel la Senvosta serpentaglo kaj la Rabaglo.[4]

La Bronzflugila kurulo estas aŭdebla nokte, kaj tage estas silentema specio.[2]

Oni supozas, ke la Bronzflugila kurulo estas strikta insektovorulo – supozeble manĝante surgrunde insektojn kiel saltuloj.[2] La Bronzflugila kurulo estas nokta manĝulo, kiu manĝas laŭ pluvia maniero plukante grunde por kapti predon piedirante aŭ postkurante.[2]

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La bronzflugila kurulo estas solema specio kiu formas monogamajn parojn por reproduktado. Kvankam formante parojn, la paroj estas teritoriemaj, kaj tenas siajn apudajn nestojn almenaŭ 100 metrojn unu de la alia.[2] Reproduktado okazas dum la seka sezono. Bronzflugilaj kuruloj tipe elektas nestajn areojn kiuj estis trafitaj de lastatempaj bruliĝoj aŭ fajroj. Ili kutime ne konstruas veran neston, sed prefere purigas malgrandan "neston" kiel referencon, ofte ne pli ol 1 cm profundan trueton en la grundo.[2][1] La bronzflugila kurulo nestumas en malfermaj lokoj kun bona videbleco. Ene de la nesto, la bronzflugila kurulo demetas ovodemetadon de ĝis tri ovoj,[1] kiuj estas kamuflaj por miksiĝi en siaj medioj.[6][7] Tiu kamuflado de la ovoj ebligas pli altajn survivadajn procentojn en tia malferma nestomedio.[7] Ovokamuflado povas varii en koloro, kaj proksime imitas la medion en kiu ili estas demetitaj.[6][7] Ovoj povas aspekti kreme ĝis flave, kun markoj de griza, sepia, ruĝecbruna, pli malhele nigra, kaj eĉ purpuraj nuancoj. Ovoj estas malgrandaj, ĉirkaŭ 33-40 mm x 25-28 mm.[2] La ovoj estas kovataj de ambaŭ gepatroj dum 25–27 tagoj, dum kiuj la gepatroj alternas inter sidado sur la nesto dum la alia stare rigardas proksime.[2] Se aliras predanto, la gepatroj fuĝos de la nesto kaj lasos la ovojn en la malfermo. Oni trovis, ke bronzflugilaj kuruloj moviĝas almenaŭ 5 metrojn for de la nesto se estas minacataj.[8]

Post eloviĝo, la idoj ricevas gepatran zorgon de ambaŭ seksoj. Estas nekonate kiom longe daŭras la elnestiĝa periodo. La plumaro ĉe idoj de la bronzflugila kurulo estas blanka de malsupre, kaj aperas makuleca per ruĝbruna kaj nigra desupre. La kruroj estas malhelgrizaj kaj la beko estas nigra.[2]

Statuso kaj konservado

[redakti | redakti fonton]

La Bronzflugila kurulo estas konsiderata Malplej Zorgiga en natura protektado. Tiu specio ne estas tutmonde minacata, kaj estas tre protektata pro la establado de natur- kaj ĉas-rezervejoj en sia teritorio.[2]

Kaŭzoj de mortindico de la Bronzflugila kurulo estas ofte ligitaj al trafiko. Tiu nokta specio povas troviĝi kurante ŝosee nokte, riskante surveturado fare de vehikloj.[2] Aliaj mortokaŭzoj estas predado fare de lokaj bestoj.[8]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 Stark, Arthur Cowell. (1906) The Birds of South Africa (angle). R. H. Porter.
  2. 2,00 2,01 2,02 2,03 2,04 2,05 2,06 2,07 2,08 2,09 2,10 2,11 2,12 2,13 2,14 2,15 (2020-03-04) “Bronze-winged Courser (Rhinoptilus chalcopterus)”, Birds of the World (en). doi:10.2173/bow.brwcou1.01. 216479729. 
  3. (2016-10-01) “IUCN Red List of Threatened Species: Rhinoptilus chalcopterus”, IUCN Red List of Threatened Species. 
  4. 4,0 4,1 Rhinoptilus chalcopterus (Bronze-winged courser). Alirita 2021-11-06 .
  5. (2016-02-01) “Additions to the Ethiopian bird atlas: 126 new records from 14 atlas squares”, Scopus: Journal of East African Ornithology (en) 36 (1), p. 1–14. 
  6. 6,0 6,1 (2019) “The key role of behaviour in animal camouflage”, Biological Reviews (en) 94 (1), p. 116–134. doi:10.1111/brv.12438. 
  7. 7,0 7,1 7,2 (2016-01-29) “Camouflage predicts survival in ground-nesting birds”, Scientific Reports (en) 6 (1), p. 19966. doi:10.1038/srep19966. Bibkodo:2016NatSR...619966T. 
  8. 8,0 8,1 (August 2016) “Escape Distance in Ground-Nesting Birds Differs with Individual Level of Camouflage”, The American Naturalist (en) 188 (2), p. 231–239. doi:10.1086/687254. 3855769. 

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]