Rodrigesa noktardeo
Rodrigesa noktardeo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Rodrigesa noktardeo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Nycticorax megacephalus (Milne-Edwards, 1874) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Rodrigesa noktardeo (Nycticorax megacephalus) estis birdospecio jam formortinta de ardeo el la familio de Ardeedoj iam loĝanta en la insulo de Maskarenoj nome Rodrigeso.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas konata nur el ostoj de subfosilioj kaj el la priskribo de 1708 fare de Leguat same kiel la informo de 1726 fare de Julien Tafforet. La priskribo de Leguat jenas:
|
Ambaŭ fakuloj koincidas, ke tiu botaŭreca birdo, kun la grando de dika koko aŭ malgranda egretardeo, estis ĉefe surterema, netimida, kaj nur elflugis kaze de ĝenado, kvankam eĉ tiam ili dekomence klopodis fuĝi kure. Ili ŝajne demetis verdecajn ovojn; unu el ties preferataj manĝeroj estis gekoj, probable la Rodrigesa taggeko ĉar la alia surloka specio, nome Rodrigesa giganta taggeko estis preskaŭ tiom granda kiom la birdo mem (ankaŭ ambaŭ gekospecioj estas nune jam formortintaj). Analizoj de la fosiliaj restoj konkludis, ke la beko de tiu specio estis tre forta (de tie la nomo megacephalus - "grandkapa") kaj ĝi estis evoluanta al senflugeco.
Formorto
[redakti | redakti fonton]Tiu birdo ŝajne estis ĉasata ĝis formorto meze de la 18a jarcento. Pingré mencias en sia informo ke jam ne plu troviĝas "botaŭroj" en Rodrigeso en 1761.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Rothschild (1907), p 111.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International (2008). Nycticorax megacephalus. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 4a Februaro 2009. Kriterioj kial tiu specio estas formortinta.
- Milne-Edwards, Alphonse (1873): Recherches sur la faune ancienne des Îles Mascareignes. Ann. Sci. Nat. Zool. (Paris) 5(19), Article 3, plate 14. [Artikolo en franca] Noto: Kutima la jaro de publikigo estas montrita kiel 1874. Tamen, kvankam la volumo estis laŭnome de tiu jaro, ĝi estis jam plublikita en 1873.
- Rothschild, Lionel Walter. (1907) Extinct Birds. Hutchinson & Co..
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Encyclopædia Mauritiana article Arkivigite je 2007-02-10 per la retarkivo Wayback Machine
|