Rubí de Bracamonte
Rubí de Bracamonte | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47494 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 214 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 8 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 13′ N, 4° 55′ U (mapo)41.215277777778-4.9219444444444Koordinatoj: 41° 13′ N, 4° 55′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 756 m [+] | ||
Areo | 25,6 km² (2 560 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Rubí de Bracamonte [+] | |||
Rubí de Bracamonte [ruBI debrakaMONte] estas municipo en la sudo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Medina (Tero de Medina) en la sudo de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 25,59 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 215 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 130 el 1996.
Ĝi distas 60 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj je 11 km de Medina del Campo; kaj estas inter Medina kaj (pli proksime) Fuente el Sol laŭ la regiona ŝoseo CL-610. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj ĉirkaŭita de montetoj kaj ĉe la rojo Boyones kiu enfluas ne la rojon Ramo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).
De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Maria de la 16-a jarcento.