Rudolf Burmeister
Aspekto
Rudolf Burmeister | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de majo 1930 |
Morto | 15-an de januaro 2019 (88-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto filatelisto |
Rudolf Burmeister (la 19-an de majo 1930 - Chemnitz, la 15-an de januaro 2019) estis germana esperantisto. Li eklernis la lingvon en la urbo Kiel en 1947. Aktiva tra la jardekoj en la orientgermana E-movado, li ankaŭ ekspoziciis sian filatelan kolekton pri Esperanto en Orienta Eŭropo. Ekde 1977 li transprenis la redaktadon de "La Verda Lupeo", la internacia fakbulteno de ELF/AREK. Li plenumis tiun redaktoran taskon ĝis la vivofino laŭlonge de 41 jaroj, por 3-4 numeroj jare, de la numero 33 ĝis la numero 179 (decembro 2018) de tiu bulteno.