Sándor Kónya
Sándor Kónya | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Kónya Sándor |
Naskiĝo | la 23-an de septembro 1923 en ![]() |
Morto | la 20-an de majo 2002 en ![]() |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–1951) Altlernejo por Muziko Detmold ![]() |
Okupo | |
Okupo | operkantisto universitata instruisto kantisto komponisto ![]() |
Sándor Kónya [ŝAndor kOnja], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kónya Sándor estis hungara-germana operkantisto, (tenoro), altlerneja instruisto.
Sándor Kónya [1] naskiĝis la 23-an de septembro 1923 en Sarkad, li mortis la 20-an de majo 2002 en Ibizo-urbo (Hispanio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Sándor Kónya studis en Muzikakademio de Budapeŝto, kie lia instruisto estis Ferenc Székelyhidy. La 2-a mondmilito interrompis la lernadon, li estis militkaptito en Germanio. Post la liberiĝo li plulernis laŭvice en Detmold, Romo, Milano. Li debutis en 1951 en Bielefeld. En 1954 li kantadis en Darmstadt, en la sekva jaro en Okcidenta Berlino. Li partoprenis en festivaloj de de Edinburgh (1956), Bayreuth (1958-1971) kaj Parizo (1959). La festivaloj portis mondfamon, li kantadis en Teatro alla Scala kaj San Francisco (1960), Metropola Operejo (1961-1974), Royal Opera House (1963-). Li estis gastokantisto ankaŭ en Budapeŝta Ŝtata Operejo (1964, 1965, 1971, 1972, 1973, 1975), ja li ne estis disidento. Fininta la aktivan kantadon li instruis en muzika altlernejo de Stuttgart. Li ricevis titolojn "eterna membro" en Teatro alla Scala kaj Metropola Operejo.
El ŝia repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Pietro Mascagni: Cavalleria Rusticana – Turiddu (debuta rolo en 1951)
- Giuseppe Verdi:
- La Traviata – Alfred Germont
- Aida – Radames
- Otello – titolrolo
- Don Carlo – titolrolo
- Un balo in Maschera – Richard
- Georges Bizet: Carmen — Don José
- Richard Wagner:
- Die Meistersinger von Nürnberg — Walther von Stolzing
- Tristan und Isolde — juna maristo
- Das Rheingold — Froh
- Parsifal — titolrolo
- Der Fliegende Holländer — Erik
- Lohengrin — titolrolo
- Jacques Offenbach: Les Contes d'Hoffmann — titolrolo
- Giacomo Puccini:
- Madama Butterfly — Linkerton
- Tosca — Mario Cavaradossi
- Turandot — Kalaf
- La bohème — Rodolphe
- La fanciulla del West — Dick Johnson
- Gaetano Donizetti: Lucia di Lammermoor — Sir Edgard Ravenswood
- Carl Maria von Weber: Der Freischütz (opero) - Max