Saltu al enhavo

Sabino Arana

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sabino Arana
Persona informo
Sabin Polikarpo Arana Goiri
Sabino Arana
Naskonomo Sabin Polikarpo Arana Goiri
Naskiĝo 25-an de januaro 1865 (1865-01-25)
en Abando
Morto 25-an de novembro 1903 (1903-11-25) (38-jaraĝa)
en Sukarrieta
Mortis pro Naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Malsano de Addison Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Sukarrieta (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj hispanaeŭska vd
Ŝtataneco Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Eŭska Naciisma Partio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Santiago Arana (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Paulina Arana Goiri (en) Traduki kaj Luis Arana (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Nikolasa Atxika-Allende (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Vicente de Arana (en) Traduki (kuzo aŭ kuzino) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
national revival activist (en) Traduki
ĵurnalisto
verkisto
politika aktivisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Politiko, ideologio, rasismo, Eŭsklingva literaturo, eŭska lingvo kaj aktivismo Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en HispanioEŭska Aŭtonoma Komunumo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sabino Arana.

Sabino Policarpo ARANA Goiri (n. en Abando, Biskajo, la 26-an de januaro 1865 – m. en Pedernales, Biskajo, la 25-an de novembro 1903) estis hispana politikisto, verkisto kaj ideologo konsiderata kiel la patro de la eŭska naciismo.

Post aktiviĝi en la karlisma movado, li fondis la Eŭskan Naciisman Partion (EAJ–PNV), partio kiun li estris kaj per kiu estis provinca deputito de Biskajo.

Oni ankaŭ ŝuldas al li la kreadon de la ikurrina, nuna flago de Eŭskio simbolo sen tradicio en la eŭskaj provincoj, ĉar ĝi imitas la britan flagon, kun la celo allogi Anglion kiel potenca aliancito de eŭska nacio disigita de Hispanio, kiel okazis kun la kazo de Portugalio.

En 1903 Arana forpasis je frua aĝo (38 jaroj) pro la Addison-malsano, sed lasis sian idearon en 33 poemaj verkaĵoj, 14 politikaj kaj literaturaj libroj kaj pli ol 600 artikoloj.

Ankoraŭ en la nuntempo lia pensmaniero daŭre estas tre polemika, tre kritikata de liaj kontraŭantoj (kiuj denuncas ke la pensmaniero kaj verkaĵoj de Arana havas rasismanksenofobian fundamenton) kaj pravigita de liaj sekvantoj (kiuj esploras la verkaĵojn laŭ la historia kunteksto en la komencoj de la eŭska naciismo). Pri la supozata rasismo de Arana oni substrekas ke tiaj asertaĵoj estas ekster la historia kunteksto, ĉar ankaŭ aliaj samtempuloj, kiel Miguel de Unamuno, aludis la rason.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]