Saelices de Mayorga
Saelices de Mayorga | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 47689 | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 112 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 7 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 13′ N, 5° 12′ U (mapo)42.211111111111-5.2066666666667Koordinatoj: 42° 13′ N, 5° 12′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 16 km² (1 600 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Saelices de Mayorga [+] | |||
Saelices de Mayorga [saeLIzes demaĜORga] estas municipo en la norda pinto de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 15,84 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 113 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn el la 1950-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 86 km de Valadolido, provinca ĉefurbo, kaj sep km de Mayorga.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).