Salairka (vilaĝo)
Salairka (Салаирка) | |||
Салаирские Юрты, Юрты Салаирские | |||
vilaĝo | |||
|
|||
vilaĝo | |||
---|---|---|---|
Oficiala nomo: Салаирка | |||
Deveno de nomo: Surborda setlejo | |||
Lando | Rusio | ||
Ŝtato | Tjumena provinco | ||
Regiono | Urala federacia regiono | ||
Distrikto | Tjumena distrikto | ||
kampara municipo | Salairka kampara municipo | ||
Ŝoseo | 71K-1714 | ||
Rivero | Turo, Aĥmanka | ||
Situo | Salairka | ||
- koordinatoj | 57° 33′ N 65° 01′ O / 57.550 °N, 65.017 °O (mapo) | ||
Areo | 150,78 km² (15 078 ha) | ||
Loĝantaro | 1 183[1] (2024) | ||
Horzono | UTC+5 | ||
Poŝtkodo | 625551 | ||
ОКТМО | 71644470101 | ||
OKATO | 71244870001 | ||
Aŭtokodo | 72 | ||
Telefonkodo | +7 3452 | ||
Salairka (ruse Салаирка) estas vilaĝo en Tjumena distrikto (Tjumena provinco, Rusio), centro kaj la sola setlejo de Salairka kampara municipo (ruse Салаирское сельское поселение). Antaŭe ĝi nomiĝis Salairka-Jurtoj (ruse Юрты Салаирские, Jurti Salairskije)[2] kaj ĝiaj loĝantoj estis siberiaj tataroj. En la 17-a jarcento apude ekloĝis rusoj, kiuj nomis sian vilaĝon Salairka kaj meze de la 20-a jarcento la vilaĝoj unuiĝis[3].
Geografio
[redakti | redakti fonton]Salairka situas ĉe la ŝoseo 71K-1714 (norde), rivero Aĥmanka (sude) kaj rivero Turo sudoriente. La plej proksimaj vilaĝoj estas Narimanovo (oriente) kaj Reĉkino (okcidente).
La vilaĝo situas sur maldekstra bordo de Turo kaj okupas la plej malproksiman nord-okcidentan parton de Tjumena distrikto, ĉe inundejo de Turo kaj suda parto de la Tarmanaj marĉoj. En la inundejo troviĝas granda kaj profunda lago Krivoje (Kurba), en kiu vivas grandaj karasoj. En apudaj arbaroj abundas fungoj, mirteloj, viburnoj kaj padusoj[4].
Tiuloke rivero Turo venas de sude kaj post alfronti krutan argilan bordon turnas denove suden tra vasta valo. Tuj post la turno, sude de la aktuala centro de la setlejo, ĝin enfluas rivero Aĥmanka, venanta de la Tarmanaj marĉoj[5]. La surfaco laŭgrade malaltiĝas direkte al Turo, de 61 ĝis 57 metroj super marnivelo[6].
Nomo
[redakti | redakti fonton]La nomo tradukeblas kiel Surborda setlejo[5], ĉar la tjurka radiko -air (ruse -аир) devenas de ajir (ruse айыр) — rivero, rivereto[7].
Simboloj
[redakti | redakti fonton]Blazono de Salairka municipo estis aprobita de la municipa dumao la 30-an de septembro 2008, ŝanĝoj aprobitaj la 5-an de decembro 2008. Ĝi bildigas florantan terpomon kun tri oraj bezantoj malsupre kaj tripinta krono. Tio estas aludo al bonhavo, ricevata danke al agrokultura laboro, kaj al bonkvalitaj lokaj terpomoj[8].
|
Blazono de Salairka municipo estis aprobita de la municipa dumao la 30-an de septembro 2008, ŝanĝoj aprobitaj la 5-an de decembro 2008. Ĝi bildigas florantan terpomon kun tri oraj bezantoj malsupre kaj tripinta krono. Tio estas aludo al bonhavo, ricevata danke al agrokultura laboro, kaj al bonkvalitaj lokaj terpomoj[9].
|
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]En 2002 plejparto de la loĝantoj estis rusoj (62%) kaj tataroj (29%)[10].
Historio
[redakti | redakti fonton]Unuaj setlejoj en tiu ĉi loko aperas en neolitiko kaj frua ferepoko[23].
Ĉe la enfluejo de Aĥmanka al Turo delonge ekzistis tatara vilaĝo Salairka-Jurtoj. Komence de la 20-a jarcento tie estis 40 kortoj, en kiuj loĝis ĉirkaŭ 250 homoj[24].
En la 17-a jarcento apude ekloĝis rusoj, kiuj nomis sian vilaĝon Salairka. Fine de la 19-a jarcento tie estis 80 kortoj, en kiuj loĝis 500 homoj. Komence de la 20-a jarcento nombro de loĝantoj preskaŭ duobliĝis danke al amasa enmigrado de Eŭropa Rusio. Tiutempe en la vilaĝo haveblis 2 akvomuelejoj, 12 ventomuelejoj, 8 forĝejoj, lernejo[3].
Komence de la 1860-aj jaroj tie estis 32 kortoj, en kiuj loĝis 110 viroj kaj 81 inoj. Vilaĝanoj kultivis 50 desjatinojn (54,6 hektarojn) da grenaj kampoj, havis 50 ĉevalojn, 100 bovinojn, 110 ŝafojn, sed ne havis kaprojn, nek porkojn[25]. Lokanoj okupiĝis pri eta komerco en vilaĝoj, averaĝa komercisto estis vendanta varojn kontraŭ po 150 rublojn jare. Krome ili faris gudron kaj baston, kolektadis salikajn ŝelojn, kaptis fiŝojn kaj vendadis brullignon al vitrofabriko[2]. Lokaj metiistoj famis ankaŭ per siaj kaleŝoj[26].
En 1893 en la vilaĝo estis 121 kortoj kaj loĝis 556 homoj. Funkciis kapelo[11].
En 1902 malfermiĝis alfabetiga lernejo[11], en 1912 — vilaĝa lernejo (ruse сельское училище). En 1926 estis konstruita bazlernejo, en 1949 — 7-jara lernejo. En 1963 ĝi iĝis 8-jara, en 1968 mezlernejo. En 1983 la lernejo forbrulis, en 1985 estis konstruita nova. En 2022 ĝi estis komplete rekonstruita[27]. En la 1960-aj jaroj apud ĝi estis starigita gipsa busto de Heroo de Sovetunio Timofej Nesgovorov. En 2017 ĝi estis anstataŭita de bronza busto, farita en Jekaterinburgo[28]. La infanĝardeno estis likvidita en 2008[29].
Komence de 1924 Salairka kampara konsilio (ruse Салаирский сельсовет) iĝis parto de Lipĉinska distrikto (ruse Липчинский район) de Urala provinco. Al ĝi apartenis vvilaĝoj Salairka kaj Salairka-Jurtoj (ruse Юрты Салаирские, Jurti Salairskije). La 10-an de junio 1931 Lipĉinska distrikto estis malestablita, Salairka kampara konsilio iĝis parto de Tjumena urba distrikto. La 28-an de novembro 1934 al Salairka kampara konsilio estis transdonita teritorio de la malestablita Reĉkina kampara konsilio (ruse Речкинский сельсовет), kiu konsistis el vilaĝo Reĉkino. En 1934 Salairka kampara konsilio iĝis parto de Omska provinco. La 14-an de aŭgusto 1944 ĝi iĝis parto de Tjumena distrikto de la novestablita Tjumena provinco[30].
En la 1930-aj jaroj en vilaĝo Salairka funkciis kolĥozo de Molotov, en Salairka-Jurtoj — "Ruĝa Pluganto" (ruse Красный пахарь), en Reĉkino — "Nia respondo al intervenintoj" (ruse Наш ответ интервентам). La 26-an de julio 1950 la kolĥozo de Molotov estis likvidita, liaj terenoj kaj havaĵoj estis transdonitaj al kolĥozoj "Ruĝa Pluganto" kaj "Nia respondo al intervenintoj". La 18-an de julio 1957 ili estis unuigitaj je kolĥozo "Amikeco" (ruse Дружба). En februaro 1961 kolĥozo "Amikeco" estis malfondita, liaj terenoj kaj posedaĵoj estis transdonitaj al sovĥozo "Lugovskoj". En decembro 1964 kaj januaro 1965 aperis decidoj per kiuj "Lugovskoj" estis erigita kaj alinomita je sovĥozo "Salairskij"[30]. Tio estis lakta-terpoma sovĥozo, kiu plantis terpomojn sur 400 hektaroj[3].
En la 1960-aj — 1970-aj jaroj al Salairka kampara konsilio apartenis ankaŭ Tarmana okcidenta torfa entrepreno, Tarmana norda torfa entrepreno, vilaĝoj Molĉanovo, Reŝetnikovo, Maraj, Novotarmanskij, Turinskij. La 28-an de februaro 1975 vilaĝoj Novotarmanskij kaj Turinskij estis transdonitaj al la novestablita Novotarmanska kampara konsilio. La 26-an de oktobro 1977 vilaĝo Maraj estis ekskludita el Salairka kampara konsilio kiel malaperinta[30].
En 1970 estis konstruita la unua 16-apartamenta brika domo kaj ekfunkciis karba kaldronejo; poste aperis pliaj plurapartamentaj domoj. En 1997 la kaldronejo transiris de karbo al natura gaso[6].
En 1997 sovĥozo "Salairskij" estis malfondita, ĝin anstataŭis malpli grandaj agrokulturaj entreprenoj[6].
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La vilaĝo formiĝis el du origine apartaj setlejoj, do ĝis nun ĝi konsistas el du partoj — okcidenta (tatara) kaj orienta (rusa). Ilin apartigas bosko, en kies senarba parto troviĝas stadiono kaj steleo kun nomoj de 56 lokanoj, pereintaj dum la Dua mondmilito[6][31]. Alia monumento staras en parko[32].
La ĉefstrato estas Novaja (La Nova). Pli ol 110 homoj loĝas en kvartalo apud sanatorio "Geolog", situanta ĉe la 39-a km de la Salairka landvojo, 2 km for de ĝi. Nur en novembro 2016 estis malfermita bushaltejo ĉe tiu ĉi kvartalo, antaŭe loĝantoj devis marŝi 2 km tra arbaro[33]. La sanatorio situas en pina arbaro, sur bordo de Turo. Tiuloke troviĝas riverbenko Ŝipetoj (ruse Кораблики, Korabliki) kaj la fluejo estas dividita per du mallarĝaj sablaj insuloj longaj po 500–600 kaj larĝaj po 20–30 metrojn. La insuloj altiĝas super la rivero je 4–5 metroj. Laŭdire iam tie sursabliĝis je malprofundejo riverŝipoj, kun tempopaso ili estis kovritaj je sablo kaj transformiĝis je verdaj insuloj superkreskitaj je Salix acutifolia[4].
En la vilaĝo haveblas du tombejoj, ĉe stratoj Juĵnaja (islama) kaj Polevaja (ortodoksa)[34]. Funkcias klubo, malfermita en 1952[35], kaj librejo malfermita en 1934[36][37]. En septembro 1996 malfermiĝis moskeo, konstruita kun subteno de loka komunumo kaj fondaĵo "Dar ul Bir"[4].
Arkeologiaj lokoj
[redakti | redakti fonton]En 1885 apud la vilaĝo estis trovita skeleto de mamuto, kiun esploris loka sciencisto Ivan Slovcov, lokinta ĝin je muzea kolekto. Ĝi estas konsiderata la plej granda en Rusio (341 cm) kaj ekde 1922 troviĝas en la muzeo "Urba Dumao" (Tjumeno)[38].
Ivan Slovcov menciis ankaŭ 2 kurganojn pli ol 2 metrojn altajn, kio estis propra por Sargat-kulturo.
Sistema arkeologia esplorado komenciĝis en 2005, fare de arkeologo Aleksej Gordijenko, trovinta en 2006 kelkajn objektojn. La unua estis nomita setlejo Aĥmanskoje II (ruse поселение Ахманское II) pro la apuda rivero Aĥmanka. Ĝi situas ĉe sud-okcidenta rando de la vilaĝo kaj rilatas al ĝia fondo. La trovejo ne rekoneblas per reliefo, ĝiaj limoj estis identigitaj per areo (7 280 m2) sur kiu oni trovis la arkeologiaĵojn kaj kulturan stratumon. Sur tiu ĉi loko troviĝas terpoma legomejo, do regule okazas fosado dum kiu oni trovas erojn de nigropoluritaj kaj ruĝoargilaj ceramikaĵoj, porcelanaĵoj, ostoj kaj forĝitaj najloj. La trovejo estas plurtavola: la plej fruaj stratumoj rilatas al neolitiko, frua ferepoko, la plej malfruaj — al la 17-a jarcento kiam estis fondita la nuntempa vilaĝo[23].
Ĉe sud-orienta parto de la vilaĝo, en arbaro ĉe rivero Turo, troviĝas plejparto de arkeologiaj lokoj, inkluzive de kelo Aĥmanskij III (ruse погреб Ахманский III). Ĝi situas sur la alta bordo de Turo, 30 metrojn for de la bordo, 50 metrojn oriente de la vilaĝo, en pina-betula arbaro. La trovjeo kun areo 408 m2 konsistas el du duonsferaj konstruaĵoj kun kavoj en la centro. La unua ejo havas diametron 10 metroj (diametro de kavo 3,5 m, profundeco 0,6 m). La dua ejo havas diametron 8 metroj (diametro de kavo 6,0 m, profundeco 2,0 m). La trovejo rekoneblas per reliefo, sed estas detruata pro iranta laŭ ĝi kampa vojo[39].
En la vilaĝo estis trovitaj 3 kurganoj kaj 5 setlejoj. El ili elstaras 2 kurganoj kun diametroj 20 kaj 15 metroj kaj alteco 1,5 kaj 0,7 metroj, situantaj en la islama tombejo. Ambaŭ estas kovritaj je nuntempaj tomboj[40].
En junio 2010 fakuloj el la Tjumena Akademio pri Kulturo, Artoj kaj Sociaj Teknologioj, invititaj de municipa deputito Valentina Fjodorova, trovis en defalanta deklivo ĉe strato Beregovaja kulturan stratumon kun eroj de argilaj ceramikaĵoj, bestaj ostoj kaj argila pezaĵo por fiŝkapta reto. La trovejo estis nomita setlejo Ajginskoje VIII (ruse поселение Айгинское VIII)[40].
Moskeo
[redakti | redakti fonton]En 1804 en Salairka-Jurtoj jam funkciis moskeo. En 1828 al ĝi apartenis ankaŭ Tegen-Jurtoj (ruse Тегенские Юрты) kaj Aĥmanka-Jurtoj (ruse Ахманские Юрты)[41].
En 1864 estis konstruita nova moskeo. En 1914 ĝi kadukiĝis, do oni konstruis novan. Funkciis maktabo, en kiu lernis geknaboj[41].
Mulao en 1828 estis Ijan Atilipin (ruse Иян Атылыпин). Ĝis 1900 mulao estis Asamatov Serazitdin Raĥmatullin (ruse Саматов Серазитдин Рахматуллин). Ekde la 16-an de junio 1900 mulao estis Gizetdin Nazmetdinov Abibullin (ruse Гизетдин Назметдинов Абибуллин) (1869 — la 21-an de februaro 1905). Post li servis Muĥametsafar (Safar) Timerbulatov Kaĉajev (ruse Мухаметсафар (Сафар) Тимербулатов Качаев), menciita ankaŭ en 1923. Mulaoj samtempe servis kiel instruistoj mugallim-sabijan (ruse мугаллим-сабиян)[41].
En septembro 1996 (laŭ memortabulo sur ĝi — la 25-an de aŭgusto 1995)[42] en domo N 42 ĉe strato Juĵnaja malfermiĝis brika moskeo de profeto Ajub, konstruita kun subteno de loka komunumo kaj fondaĵo "Dar ul Bir". La unua imamo iĝis Tojĉu Kadirov (ruse Тойчу Кадыров), la komunumestro — Rafis Gatejeviĉ Sultanov (ruse Рафис Гатеевич Султанов)[41]. En 2022 la mulao estis Mannur Kabirov (ruse Маннур Кабиров)[43].
Ortodoksa komunumo
[redakti | redakti fonton]Komence de la 20-a jarcento funkciis kapelo de Ĉefanĝelo Miĥaelo kaj martiroj Florus kaj Laurus, konstruigita de tjumena negocisto Matvej Vjatkin. En sovetia periodo en ĝi funkciis aĉetejo (ruse приёмный пункт). La 26-an de marto 2005 estis fondita ortodoksa grupo de Ĉefanĝelo Miĥaelo kaj martiroj Florus kaj Laurus. Ĝi apartenas al la Oranta katedralo (Tjumeno). Ekde 2008 en preĝoĉambro okazas diservoj, inkluzive liturgiojn[44].
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Salairka naskiĝis kaj pasigis sian junaĝon Heroo de Sovetunio Timofej Nesgovorov (1924–1943). Monumento al la heroo de la Dua mondmilito staras ĉe strato Novaja, inter kulturdomo, sidejo de municipa administracio kaj lernejo[3].
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ 1,0 1,1 Мария Кораблёва (2024-02-12) Салаирка: итоги и планы (ruse). Rayon72.ru. Arkivita el la originalo je 2024-02-25. Alirita 2024-10-14 .
- ↑ 2,0 2,1 Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 64.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 3,3 Иваненко, А. С.. (1988) Окрестности Тюмени (ruse), p. 81. ISBN = 5-7529-0067-0.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 Салаирское муниципальное образование (ruse). Arkivita el la originalo je 2023-12-04. Alirita 2024-10-16 .
- ↑ 5,0 5,1 Иваненко, А. С.. (1988) Окрестности Тюмени (ruse), p. 80. ISBN = 5-7529-0067-0.
- ↑ 6,0 6,1 6,2 6,3 lomsecret (2016-03-18) Салаирка и Салаирские юрты - одно многонациональное село (ruse). PUTI-shestvuy. Arkivita el la originalo je 2022-11-29. Alirita 2024-10-16 .
- ↑ Опарина, Е. А. (2006). “2006. 03. 021. Топонимия и антропонимия Сибири. (сводный реферат)”, Журнал Социальные и гуманитарные науки. Отечественная и зарубежная литература. Сер. 6, Языкознание: Реферативный журнал (ru), p. 172. Alirita 2024-10-15..
- ↑ Герб муниципального образования Салаирское (ruse). Geraldika.ru (2011-02-25). Arkivita el la originalo je 2022-06-03. Alirita 2024-10-16 .
- ↑ Флаг муниципального образования Салаирское (ruse). Geraldika.ru (2011-02-21). Arkivita el la originalo je 2022-06-03. Alirita 2024-10-16 .
- ↑ 10,0 10,1 Данные Всероссийской переписи населения 2002 года: таблица № 02c. Численность населения и преобладающая национальность по каждому сельскому населённому пункту (ruse). Rosstat. Arkivita el la originalo je 2024-08-08. Alirita 2024-09-05 .
- ↑ 11,0 11,1 11,2 Владимир Калининский (2011-07-19) 1893-й. Школы и церкви Тюменского района (ruse). Krasnoje Znamja. Arkivita el la originalo je 2011-11-19. Alirita 2024-10-15 .
- ↑ Всероссийская перепись населения 2010 года. Численность населения и его размещение в Тюменской области (ruse). Arkivita el la originalo je 2023-08-29. Alirita 2014-05-10 .
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям. Таблица 35. Оценка численности постоянного населения на 1 января 2012 года (ruse). Arkivita el la originalo je 2023-06-11. Alirita 2014-05-31 .
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2013 года. — М.: Федеральная служба государственной статистики Росстат, 2013. — 528 с. (Табл. 33. Численность населения городских округов, муниципальных районов, городских и сельских поселений, городских населённых пунктов, сельских населённых пунктов). (ruse). Arkivita el la originalo je 2024-07-17. Alirita 2013-11-16 .
- ↑ Таблица 33. Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2014 года (ruse). Arkivita el la originalo je 2024-07-17. Alirita 2014-08-02 .
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2015 года (ruse). Arkivita el la originalo je 2015-09-23. Alirita 2015-08-06 .
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2016 года (ruse). Arkivita el la originalo je 2021-05-08. Alirita 2018-10-05 .
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2017 года (ruse) (2017-07-31). Arkivita el la originalo je 2017-07-31. Alirita 2017-07-31 .
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2018 года (ruse) (2017-07-31). Arkivita el la originalo je 2018-07-26. Alirita 2018-07-25 .
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2019 года (ruse) (2017-07-31). Arkivita el la originalo je 2021-05-02. Alirita 2019-07-31 .
- ↑ Численность населения Российской Федерации по муниципальным образованиям на 1 января 2020 года (ruse) (2017-07-31). Arkivita el la originalo je 2020-10-17. Alirita 2020-10-17 .
- ↑ Таблица 5. Численность населения России, федеральных округов, субъектов Российской Федерации, городских округов, муниципальных районов, муниципальных округов, городских и сельских поселений, городских населенных пунктов, сельских населенных пунктов с населением 3000 человек и более (ruse) (XLSX) (2017-07-31). Arkivita el la originalo je 2022-09-01. Alirita 2022-09-01 .
- ↑ 23,0 23,1 Гордиенко, А. В. (2020). “Археологические свидетельства колонизации Сибири: "погребы" и "поселения"”, Magyar Tudományos Journal (ru) (37), p. 42–43.
- ↑ Иваненко, А. С.. (1988) Окрестности Тюмени (ruse), p. 80–81. ISBN = 5-7529-0067-0.
- ↑ Стефановский, Василий (1860–1864). “Статистическое описание Тюменского округа Тобольской губернии, в промышленном отношении”, Тобольские губернские ведомости [citata laŭ: Тобольские губернские ведомости. Сотрудники и авторы: Книга II. Антология тобольской журналистики конца XIX — начала ХХ в. — Тюмень: Мандр и Ка, 2004. ISBN 5-93020-317-2.]. (ru), p. 68.
- ↑ Морев, В.А.; Морева А.В. (2021). “«"Между осенью и снегом" дорог в Томской губернии нет»: Дороги, средства транспорта и особенности путешествия по Сибири во второй половине XIX в.”, Вестник Томского государственного университета (ru) (468), p. 149. doi:10.17223/15617793/468/16. Alirita 2024-10-15..
- ↑ Мария Корбалёва (2022-10-27) В обновленной школе (ruse). Rayon72.ru. Arkivita el la originalo je 2023-05-30. Alirita 2024-10-14 .
- ↑ Татьяна Юртина (2017-11-21) Погиб за освобождение Украины (ruse). Rayon72.ru. Arkivita el la originalo je 2017-12-03. Alirita 2024-10-14 .
- ↑ Тридцать метров до... (ruse). Rayon72.ru (2012-03-16). Arkivita el la originalo je 2020-12-02. Alirita 2024-10-14 .
- ↑ 30,0 30,1 30,2 Государственный архив Тюменской области. Фонд № Р-612. Салаирский сельский Совет и его администрация с. Салаирка Тюменского района Тюменской области (ruse). Alirita 2024-10-16 .
- ↑ zampolit (2020-01-23) Первый памятник участникам войны в Салаирке (ruse). PUTI-shestvuy. Arkivita el la originalo je 2023-05-30. Alirita 2024-10-16 .
- ↑ zampolit (2016-09-04) Участникам войны - салаирцам (ruse). PUTI-shestvuy. Arkivita el la originalo je 2024-06-15. Alirita 2024-10-16 .
- ↑ Екатерина Ударцева (2017-04-22) Транспортная проблема решена (ruse). Rayon72.ru. Arkivita el la originalo je 2017-05-24. Alirita 2024-10-14 .
- ↑ Гордиенко, А. В. (2020). “Археологические свидетельства колонизации Сибири: "погребы" и "поселения"”, Magyar Tudományos Journal (ru) (37), p. 42.
- ↑ Мария Кораблёва (2012-12-21) Большой подарок к юбилею (ruse). Krasnoje Znamja. Arkivita el la originalo je 2013-10-22. Alirita 2024-10-15 .
- ↑ Салаирская сельская библиотека (ruse). Culture.ru. Arkivita el la originalo je 2023-12-04. Alirita 2024-10-16 .
- ↑ Кристина Третьякова (2012-06-26) Читать снова модно (ruse). Krasnoje Znamja. Arkivita el la originalo je 2013-10-22. Alirita 2024-10-15 .
- ↑ Владимир Поротников (2015-09-05) Грядут именины "Иваныча" (ruse). Rayon72.ru. Arkivita el la originalo je 2020-10-28. Alirita 2024-10-14 .
- ↑ Гордиенко, А. В. (2020). “Археологические свидетельства колонизации Сибири: "погребы" и "поселения"”, Magyar Tudományos Journal (ru) (37), p. 43.
- ↑ 40,0 40,1 Алексей Гордиенко (2010-12-20) Страницы истории. Тайны древней Салаирки. Krasnoje Znamja. Arkivita el la originalo je 2011-11-19. Alirita 2024-10-15 .
- ↑ 41,0 41,1 41,2 41,3 Историческая справка Мечети в селе Салаирка. Tjumenskij Rajon. Arkivita el la originalo je 2023-12-04. Alirita 2024-10-16 .
- ↑ Мечеть с. Салаирка Тюменского района в деталях (ruse). Al-Hakk (2018-12-21). Alirita 2024-10-16 .
- ↑ Представители Духовного управления посетили село Салаирка (ruse). Al-Hakk (2022-09-16). Alirita 2024-10-16 .
- ↑ (2011) Г. Мансуров: Второе крещение Сибири: летопись возрождения Тобольской епархии, 1990-2010 (ruse), p. 225. ISBN = 978-5-9903429-1-0.