Sankta Remiĝo
Aspekto
Tiu artikolo celas apartigi la diversajn sanktulojn, kiuj havas la saman latinlingvan personan nomon Remigius, laŭ PIV Remiĝo[1].
Sankta Remiĝo montras al pluraj kristanaj sanktuloj, ĉi-sube ordigitaj laŭ supozata mortodato :
- Sankta Remiĝo de Reims († 533), episkopo; festata la 15-an de januaro en Francio, la 13-an de januaro en la roma martirologio kaj la 1-an de oktobro en la diocezo de Reims[2].
- Sankta Remiĝo de Rouen († 771), ĉefepiskopo; festata la 19-an de januaro.
- Sankta Remiĝo de Strasburgo († 783), episkopo; festata la 20-an de marto.
- Sankta Remiĝo de Liono († 875), ĉefepiskopo; festata la 28-an de oktobro.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ en PIV, vidu ankaŭ la diskutpaĝan noton
- ↑ Vidi artikolon pri sankta Remiĝo en la interretejo Nominis
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- la personan nomon Remio same prenita el la latina, ekzemple en la nomo Remio Palemono
- la viran personan nomon Remo, kiu povas interpretiĝi kiel esperantigo de la latina nomo Remus (ekzemple pri la ĝemeloj Romulo kaj Remo), sed ankaŭ kiel mallongigo de Remiĝo
- kaj la virinan formon Remina (persona nomo)
- Kaj atentu, ke, dum en plej multaj naciaj lingvoj la nomo Remiĝo estas klare vira, en la litova lingvo paralele ekzistas vira formo Remigijus kaj ina formo Remigija, kiun ekzemple portas la esperantistino Remigija Rudaitytė, kiu kutime mallongigas la personan nomon internacie al Remi - esperantlingva formo konsekvence estus Remiĝa.