Saltu al enhavo

Santa Clara de Avedillo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Santa Clara de Avedillo
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49707
Demografio
Loĝantaro 169  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 20′ N, 5° 41′ U (mapo)41.339444444444-5.6769444444444Koordinatoj: 41° 20′ N, 5° 41′ U (mapo) [+]
Alto 778 m [+]
Areo 16,81 km² (1 681 ha) [+]
Santa Clara de Avedillo (Provinco Zamoro)
Santa Clara de Avedillo (Provinco Zamoro)
DEC
Situo de Santa Clara de Avedillo
Santa Clara de Avedillo (Hispanio)
Santa Clara de Avedillo (Hispanio)
DEC
Situo de Santa Clara de Avedillo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa Clara de Avedillo [+]
vdr

Santa Clara de Avedillo [santaKLAra deabeDIljo] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra del Vino en la sudo de la provinco. Santa Clara de Avedillo nomiĝis iam nur Avedillo [abeDIljo] familinomo de judoj; tial la Inkvizicio devigis aldoni aludon al Sankta Klara.

Rekonstruita romanikstila pordego de la preĝejo.
Fontano.
Fenestro de popola arkitekturo.
Fenestro de popola arkitekturo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 16,81 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 157 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 700 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 24 km de Zamoro, provinca ĉefurbo, kaj limas norde kun Peleas de Abajo kaj Jambrina, sude kun Cuelgamures, oriente kun Fuentespreadas kaj okcidente kun Corrales del Vino.

Estas romiaj restaĵoj, sed la setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento reloĝata de judoj. En postaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo. En diversaj epokoj nomis nobelajn titolojn.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, legomoj, vitoj) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (preĝejo kun romanikaj elementoj).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]