Tierra del Vino
Tierra del Vino (Vintero) estas unu de la dek du naturaj komarkoj (comarcas naturales, naturaj areoj) de la provinco Zamoro, Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi estas en la sudo de la provinco.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Ĝi havas totalan loĝantaron de 6 730 personoj. La tradicia komarka ĉefurbo estas Corrales del Vino, sed la plej logata nuntempe estas Morales del Vino, nome la kvara plej loĝata municipo en la provinco.
Menciindas, ke la nomo de la areo, devenas el la tradicia abundo de vitoj, kaj sekva produktado de vino. Kelkaj blazonoj de la tieaj municipoj montras grapolon alude.
La komarkaj limoj estas norde ĉe la ĉefurbo Zamora kaj Tierra del Pan, oriente ĉe Alfoz de Toro kaj La Guareña, sude La Guareña kaj provinco Salamanko kaj okcidente Sayago.
Tiu komarko, spite sian grandan senton de identeco, kun similaj geografiaj, ekonomiaj, sociaj kaj historiaj trajtoj, ne disponas de la necesa jura rekono por sia administracia disvolviĝo, kio kondukis la koncernajn municipojn al organizado en municiparoj (mancomunidades) kiel nura jura formulo kiu ebligas al ili la plenumon de la administrado de kelkaj publikaj municipaj servoj.
Municipoj
[redakti | redakti fonton]Municipo | Areo | Loĝantoj | [1]Submunicipoj[2] |
---|---|---|---|
Arcenillas | 12,08 km²[3] | 370 | - |
Casaseca de Campeán | 12,24 km²[4] | 118 | - |
Casaseca de las Chanas | 12,56 km²[5] | 420 | - |
Cazurra | 8,39 km²[6] | 80 | - |
Corrales del Vino | 75,61 km²[7] | 1.077 | Fuente el Carnero, Peleas de Arriba |
El Cubo de la Tierra del Vino | 34,31 km²[8] | 421 | - |
Cuelgamures | 14,67 km²[9] | 118 | - |
Entrala | 10 km²[10] | 158 | - |
Fuentespreadas | 20,07 km²[11] | 329 | - |
Gema | 17,85 km²[12] | 252 | - |
Jambrina | 16,64 km²[13] | 207 | - |
Madridanos | 32,10 km²[14] | 525 | Bamba |
Moraleja del Vino | 19,49 km²[15] | 1.577 | - |
Morales del Vino | 23,68 km²[16] | 2.709 | Pontejos del Vino |
Peleas de Abajo | 12,01 km² | 268 | - |
El Perdigón | 51,22 km² | 766 | San Marcial kaj Tardobispo |
El Piñero | 19,71 km² | 266 | - |
Santa Clara de Avedillo | 16,81 km² | 201 | - |
Sanzoles | 25,66 km² | 600 | Valdemimbre |
Villalazán | 15,04 km² | 333 | - |
Villanueva de Campeán | 12,04 km² | 142 | - |
Villaralbo | 22,05 km² | 1.870 | - |
Historio kaj ekonomio
[redakti | redakti fonton]Ĉefa enspezofonto estas nuntempe nutraĵa industrio el tradicia agrikulturo kaj brutobredado: vino, viando, lakto, kikeroj, asparagoj ktp.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Cifras del INE sobre población al 01/01/2009 Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine en http://www.ine.es/ Arkivita en [1] la 4an de marto 2016
- ↑ Datos de ayuntamientos de Zamora según la Diputación Arkivigite je 2022-02-01 per la retarkivo Wayback Machine en http://www.diputaciondezamora.es/ Arkivigite je 2016-01-20 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Arcenillas
- ↑ Casaseca de Campeán
- ↑ Casaseca de las Chanas
- ↑ Cazurra
- ↑ Corrales del Vino
- ↑ El Cubo de la Tierra del Vino
- ↑ Cuelgamures
- ↑ Entrala
- ↑ Fuentespreadas
- ↑ Gema
- ↑ Jambrina
- ↑ Madridanos
- ↑ Moraleja del Vino
- ↑ Morales del Vino