Schliersee situas ĉe la lago Schliersee rande de la bavaraj Alpoj. Ĝi estas konata feriejo. La kerna parto Schliersee situas ĉe la norda lagobordo, la aliaj partoj Neuhaus, Fischhausen kaj Spitzingsee estas transe, sud-oriente de la lago. Spitzingsee situas 1.090 metrojn super marnivelo kaj estas konata centro de vintra sporto kaj migrado.
Schliersee distancas 53 km de Munkeno kaj 32 km de Rosenheim, ĉe la federacia vojo B 307 inter Miesbach kaj Bayrischzell. B 307 kaj B 471 ligas ĝin al enirejo Weyarn de la aŭtovojo A8 (Munkeno – Salzburg), 17 km for. La fervojo Bayerische Oberlandbahn servas per sia linio Munkeno – Bayrischzell du staciojn en Schliersee kaj Fischhausen-Neuhaus. Ekzistas busaj ligoj al Spitzingsee kaj, somere, al Kufstein.
Rigardo de sudo trans la lagon al la urbeto Schliersee