Hochwald (Hunsruko)
La Schwarzwälder Hochwald aŭ mallonge Hochwald aŭ en Esperanto alta arbaro estas la sudokcidenta parto de la mezmontaro Hunsruko kun alteco de 816,32 m super marnivelo, nome Erbeskopf, en la nordo de Sarlando kaj la allima Rejnlando-Palatinato. Estas tie nacia parko.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Situo
[redakti | redakti fonton]La mezmontaro etendiĝas en la Naturparko Saar-Hunsrück preskaŭ de Mettlach (Sarlando) ĝis la monto Erbeskopf (Rejnlando-Palatinato). Ĝi situas inter Losheim, Weiskirchen, Wadern kaj Nonnweiler en Sarlando kaj Hermeskeil kaj Birkenfeld, Thalfang kaj Idar-Oberstein en Rejnlando-Palatinato.
Norde situas la Osburger Hochwald; ambaŭ kune havas la nomon Hochwald. La sudorienta parto de Schwarzwälder Hochwald ankaŭ nomiĝas Dollberge kaj sude estas la Idarwald.
Montoj
[redakti | redakti fonton]Al la montoj kaj altaĵoj de la Schwarzwälder Hochwald apartenas – ordigita laŭ alteco en metroj (m) super marnivelo:
- Erbeskopf (alteco 816,32 m) apud Thalfang, la plej alta monto de la Hunsrück kaj Rejnlando-Palatinato
- Ruppelstein (762,7m), apud Börfink, distrikto Birkenfeld, Rejnlando-Palatinato
- Sandkopf (757,4 m), apud Neuhütten-Muhl, plej alta monto en la distrikto Trier-Saarburg, Rejnlando-Palatinato
- Friedrichskopf (707,4 m), apud Brücken, distrikto Birkenfeld, Rejnlando-Palatinato
- Dollberg (695,4 m), inter Neuhütten (Rejnlando-Palatinato) kaj Eisen (Sarlando), plej alt monto de Sarlandoz
- Teufelskopf (695,0 m), apud Waldweiler, en Irrwald, Rejnlando-Palatinato
- Schimmelkopf (Weiskircher Höhe) (694,8 m), inter Mandern (Rejnlando-Palatinato) kaj Weiskirchen (Sarlando),
- Mückenbornberg (692,6 m), apud Waldweiler, en Irrwald, Rejnlando-Palatinato
- Ringkopf (650 m), orientsudoriente de Allenbach sur dorso de la Schwarzwälder Hochwald
Literaturo
[redakti | redakti fonton]Hohwäller - Ein Sammelband Hochwälder Mundart, Herausgeber Dittmar Lauer, Manfred Moßmann - Verlag Alta Silva, Kell am See, Oktober 2006, ISBN 3-9810762-0-6 (ISBN 978-3-9810762-0-2), Abbildung [1]