Sebastián de Belalcázar
Sebastián de Belalcázar | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1480 en Belalcázar |
Morto | 21-an de aprilo 1551 (71-jaraĝa) en Kartageno |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | esploristo konkistadoro |
Sebastián de Belalcázar (Belalcázar, 1480 - Kartageno (Kolombio), 1551) estis hispana konkeranto dum la esploro de Ameriko.
Ŝajne li alvenis al Ameriko en unu el la vojaĝoj de Kristoforo Kolumbo kaj en 1514 li akompanis guberniestron Pedrarias Dávila al Darién, en nuna Panamo.
En 1524 li partoprenis la konkeron de Nikaragvo kaj estis urbestro de la urbo de Leono.
Li poste kunlaboris kun Francisco Pizarro, kaj en 1533 li konkeris la nunan urbon de Kito, kaj fondis la urbojn de Guajakilo, Ampudia, Kalio, Popajano kaj Neiva, inter aliaj. En 1539, li eniris en Bogoton.
En 1541 li estis nomumita guberniestro de teritorio nun apartenanta al Kolombio kaj Ekvadoro. Li partoprenis diversajn luktojn kun aliaj konkerantoj, kaj post unu el la murdoj kiujn li ordonis, li estis mortkondamnita, sed forpasis de malsano antaŭ ol li suferis la ekzekuton.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- http://www.caliescali.com/historia_belalcazar.php3 Arkivigite je 2007-04-16 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.andalucia.cc/abenhumeya/BIOGRAFIA/SEBASTIAN%20DE%20BELALCAZAR.htm Arkivigite je 2006-02-17 per la retarkivo Wayback Machine