Seira
Seira | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 22463 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 161 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 29′ N, 0° 26′ O (mapo)42.4802777777780.43000000000001Koordinatoj: 42° 29′ N, 0° 26′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 810 m [+] | ||
Areo | 69,396876 km² ( 693 9.6 876 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Seira [+] | |||
Seira [SEJra] estas loĝloko kaj municipo de Hispanio, en la nordokcidento de la komarko Ribagorza (kies ĉefurbo estas Graus) apartenanta al la nordoriento de la Provinco Huesko (regiono Aragono), en la Valo de Ésera.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio estas en la nordokcidento de la komarko Ribagorza, ĉe la rivero Ésera tuj antaŭ la alfluejo de la rojo Barbaruéns. La municipa teritorio enhavas ankaŭ loĝlokojn Abi kaj Barbaruéns.
Ĝi limas okcidente kun Foradada del Toscar, sude kun Campo kaj Valle de Bardají kaj oriente kun Bisaurri, Castejón de Sos kaj Chía. Oni parolas variaĵon de la aragona, nome filologie konata kiel kunejo de la aragona, la kataluna, la gaskona pro kio oni povas paroli pri transira parolmaniero nome "patués".
La klimato estas malvarma, nome altmontara.
La malgranda loĝloko Seira mem (815 msm)[1] estas je 124 km nordoriente de Huesca. Ĝi estas komunikata laŭ la ŝoseo N-260 aŭ Pirenea Akso; krome la montara ŝoseo HU-V-6411 kondukas al submunicipo Barbaruéns laŭirante la rojon samnoman.
Historio
[redakti | redakti fonton]Fruaj estas la romanikaj ermitejoj, preĝejoj kaj eĉ la Monaĥejo de Sankta Petro de Tabernas, de visigota deveno de la 9-a jarcento.
Komence de la 19-a jarcento la tuta komarko estis damaĝita pro la franca invado.
Dum la Hispana Enlanda Milito la loĝloko suferis pro operacoj kadre de la atakoj de la respublikanoj klopode al konkero de la provinca ĉefurbo Ŭesko kaj fina kontraŭatako de frankistoj kiu rezultis en homamasa fuĝado de respublikanoj kaj de militrifuĝintoj en direkto al Francio.
Multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento pro rura elmigrado, kaj same ĉe Seira kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 159 loĝantoj (2022).[2]
Aktualo
[redakti | redakti fonton]La loka ekonomio evoluis el la tradiciaj agrikulturo kaj forstado kaj ĉefe brutobredado (ŝafoj, kaj ĉefe bovoj) al natura, sporta, kultura, montara kaj rura turismo ĉefe rilate al la montaro (montogrimpado). La kreado kaj disvastigo de skiejoj, kaj la kreskanta montarturismo helpis en la areo la konstruadon de hoteloj, loĝejaroj, restoracioj, vendejoj kaj rilataj instalaĵoj.
Ĉefaj vidindaĵoj estas la romanikaj ermitejoj kaj preĝejoj, mezepokaj domegoj, naturaj lokoj kiel padoj por montrogrimpado, ktp.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Gobierno de Aragón. «Zonas altimétricas por rangos en Aragón y España, y altitud de los municipios de Aragón.». Datos geográficos. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2011. Konsultita la 15an de aŭgusto 2012.
- ↑ INE (eld.). «Nomenclátor: Población del Padrón Continuo por Unidad Poblacional».
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Aragón constante histórica. Publicaciones de la Caja de Ahorros de Zaragoza, Aragón y Rioja. 1979.
- Ubieto Arteta, Antonio (1981-1989). Historia de Aragón. 6 vol. Zaragoza: Anubar.
- Ubieto Arteta, Antonio, "Historia de Aragón". Los pueblos y los despoblados 1 (Eld. Anubar. Zaragoza, 1984)
- CONTE OLIVEROS, Jesús. “Personajes y Escritores de Huesca y Provincia”. Eld. Librería General (Zaragoza 1981)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Seira (Huesca) en la hispana Vikipedio.