Si te dicen que caí
Si te dicen que caí | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Juan Marsé |
Lingvoj | |
Lingvo | hispana lingvo |
Eldonado | |
Si te dicen que caí (Se oni diras al vi, ke mi falis) estas romano de la hispana verkisto Juan Marsé, publikigita en 1973. Temas pri kroniko plurvoĉa pri Barcelono post la enlanda milito (ĉirkaŭ 1944).
Intrigo
[redakti | redakti fonton]La romano temas pri bando de friponaj bubaĉoj en la malriĉaj etosoj de postmilita Barcelono. Minoritato reganta utiligas la ideologion por propra profito dum la homamaso estas en forta malriĉo. La bubobando ludas je torturoj kaj policaj esploroj kiuj komplikas la realon, tion eblan kaj la fantaston. La juna Java kaŝas en sia ĉifon-vendejo fraton eks-aktivulo de la komunisma partio POUM, al kiu li portas prostitutino, iama sampartianino. Kiam ili fuĝas de la polico, piedpremas bombon de la milito kaj mortas. La paro estis persekutita pro iama ofendo al iu kiu nun gravulas. La juna Java akceptas disamori sekse por vivteni sin kaj tiukadre aperas Conradito, eksoficiro, nur militkripulo, kiu organizas orgiojn. La historion rakontas verkofine flegisto al monaĥino; la flegisto estas fakte unu de tiuj bubaĉoj.
La verko
[redakti | redakti fonton]La romano ricevis la unuan premion Internacional de Novela “México”.
La titolo de la verko estas verso de la himno de falangistoj "Cara al sol", kiu aludas al falangistoj mortintaj en la milito. Sed la tiamaj roluloj korespondantaj al tiu etoso en la 1940-aj jaroj, en kiuj okazas la agado de la romano, estas nur friponegoj, tre for de la supozita idealismo de la falintaj falangistoj. La titolo estas parodio.
En 2003 oni publikigis la samnoma filmo, reĝisorita de Vicente Aranda, bazita sur la romano de Juan Marsé kaj protagonistigita de Victoria Abril kaj Jorge Sanz.[1]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Si te dicen que caí (novela) en la hispana Vikipedio.