Saltu al enhavo

Si te dicen que caí (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Si te dicen que caí
filmo
Originala lingvo hispana lingvo • kataluna lingvo
Kina aperdato 1989
Ĝenro filma dramo, filmo bazita sur romano
Kameraado Juan Amorós
Reĝisoro(j) Vicente Aranda
Produktisto(j) Enrique Viciano
Scenaro Vicente Aranda
Loko de rakonto Barcelono
Muziko de José Nieto
Rolantoj Jorge Sanz • Victoria Abril • Antonio Banderas • Juan Diego Botto • María Botto • Javier Gurruchaga • Cesáreo Estébanez • Lluís Homar • Ferran Rañé • Guillermo Montesinos • Joan Miralles Ribas • Montserrat Salvador • Aitor Merino • Carles Sabater • Joan Dalmau • Teresa Cunillé i Rovira • Rosa Morata
IMDb
vdr

Si te dicen que caí (Se oni diras al vi, ke mi falis) estas hispana filmo reĝisorita kaj verkita de Vicente Aranda, bazita sur la samnoma romano de Juan Marsé. Ĝi premieris en 1989, kaj la aktoraro estas komponita de Victoria Abril, Jorge Sanz, Antonio Banderas, Javier Gurruchaga, Guillermo Montesinos, Juan Diego Botto, María Botto, Lluís Homar, Aitor Merino, Jordi Dauder kaj Joan Dalmau, inter aliaj.

La filmo ricevis sep nomumojn al Goya-premioj en 1989 kaj la aktoro Jorge Sanz ricevis la Goya-premion al la kategorio de plej bona aktoro.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

1970. En hospitalo, monaĥino Paulina kaj flegisto Nito rekonas la kadavrojn de du iamaj infankolegoj: nome Java kaj Juanita. Iliaj memoroj revenas al 1940, en Barcelono post la enlanda milito, en kiuj knabaro distras sin per rakontoj nomitaj "aventis" en kiuj ili miksis realon kun fikcio. Java kaŝis sian fraton, persekutitan de la polico, sed li mortis akcidente en fuĝo. Java devis eniri en malhela seks-etoso kontrolita de gravuloj de la nuna diktatora reĝimo.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Gektoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]