Saltu al enhavo

Silabmezuraj versoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La silabmezuraj versoj[1] estas versoj verkitaj en silabmezura metriko[2], t.e. metriko bazita sur alternado de pezaj kaj malpezaj silaboj laŭ certa skemo. La pezo de silabo dependas je la longeco de ĝia vokalo kaj je la ĉirkaŭa konsonantaro, kiel priskribite en la moraa teorio.

La silabmezura metriko konvenas al la lingvoj kun moraopulsa parolritmo, tiuj havantaj longajn kaj mallongajn vokalojn, ekz-e la malnovgreka, la klasika Latino, Sanskrito, la klasika persa, araba kaj parte la hungara. Ĝi ne taŭgas por la alitipaj lingvoj, ekz‑e por la rusa, pola aŭ Esperanto.

La prestiĝo de la antikvaj mediteraneaj literaturoj inspiris al la poetoj de preskaŭ ĉiuj modernaj eŭropaj lingvoj la deziron transponi en sian lingvon la famajn versojn el la greklatina metriko. Ankaŭ en Esperanto tio okazis. Sed tia transpono estis principe kondamnita al fiasko; ĉar, eĉ kiam la modernuloj konservis la antikvajn skemojn, la anstataŭigo de longa silabo per akcenta, kaj de mallonga per senakcenta nuligis la bazan ekvivalentecon de unu peza kaj de du malpezaj, sen kiu la strukturo de heksametropentametro iĝas nekomprenebla; krome, spondeo, kiu konsistis el du egallongaj silaboj, ne povis ekzisti en akcenta metriko, kie unu akcento estas necese pli forta ol la najbara (se ne paroli pri la lingvoj, en kiuj du akcentoj ne povas sin sekvi). Tia transpono nepre sonis tute alie ol la originala metriko.

La unuaj Esperantaj poetoj provintaj tian transponon, kiel A. Kofman, anstataŭigis la spondeojn per troĥeoj, tiel falsante la tutan ekvilibron de la daktilaj versoj; aliaj, kiel Vallienne, tute forpelis la spondeon el la metriko, kio kondamnis ilin al la amfibraĥado. Ambaŭ solvoj estas difektaj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. «Parnasa gvidlibro», §32.
  2. «Parnasa gvidlibro», §63.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]