Saltu al enhavo

Silabnombraj versoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La silabnombraj versoj[1] estas versoj verkitaj en silabnombra metriko[2]silabismo, t.e. metriko en kiu la ĉefa karakterizaĵo de verso estas la nombro de ĝiaj silaboj.

La nombro de la silaboj estas la ĉefa karakterizilo de silabonombra verso, sed akcesore rolas ankaŭ la akcento kaj rimo. Kutime konstantan lokon havas unu akcento en la versoj mallongaj, du akcentoj en la versoj longaj (respektive, fine de la verso aŭ de ĉiu hemistiĥo); krome ekzistas, pro la fonetika strukturo de la koncernaj lingvoj, malĉefaj akcentoj, kies loko povas varii preskaŭ indiferente interne aŭ de la verso, se mallonga, aŭ de ĉiu hemistiĥo ambaŭflanke de la cezuro; tiel ke, transponitan en Esperanton, oni povas analizi tian verson kiel serion da konataj piedoj, jamboj, anapestojtroĥeoj. Sed se oni rigardas sinsekvon el tiaj versoj, oni tuj rimarkas, ke tiuj piedoj libere interŝanĝas sian lokon en la hemistiĥo aŭ la verso, kaj ĝuste tiu transŝovebleco de la piedoj evidentigas, ke temas pri alia metrika sistemo, ol la propre Esperanta.

Ĉi tian sistemon konas ĉiuj latinidaj lingvoj kaj krome la pola. El tiu ĉi lasta ĝin enkondukis en Esperanton Antoni Grabowski kaj pluraj aliaj polaj versistoj. Jen estas ekzemplo pri la pola deksilabo (A. Dombrowski, FK):

Ho, en la verda, verda arbaro
estas malluma malliberejo,
kaj en ĉi tiu malliberejo
oni enŝlosis junan frateton.
Tie li povas neniam scii,
ĉu venis vintro aŭ la printempo,
neniam vidi la brilan sunon …

Du simetriaj hemistiĥoj; devigaj akcentoj sur la 4ª kaj la 9ª silaboj, la cezuro, post la kvina, estas ĉiam ina; interne de ĉiu hemistiĥo unu malĉefa akcento libere lokita.

Nikolao Hohlov uzis rimitan deksilabon alterne kun la fin-elizia formo, kies malsimetrieco akordas kun la malserena etoso de la poemo:

Venas momentoj ¦ al la animo,
kiam ĝin lasas ¦ ĉiu esperʼ
kaj jam videbla ¦ strias la limo
inter la esto ¦ kaj la eterʼ …

tvo! Patrujo mía! ¦ simíla al no;
Vian grándan varon ¦ ekkónas litno
Vin perdínte. Belecon ¦ vian mi adras,
das ĝin kaj priskríbas, ¦ ĉar mi hejmsoras.
— «Sinjoro Tadeo», tr. Grabowski

Du nesimetriaj hemistiĥoj; devigaj akcentoj sur la 6ª kaj la 12ª silaboj; cezuro, ĉiam ina, post la 7ª. Du malĉefaj akcentoj interne de la unua hemistiĥo, unu aŭ du laŭvole en la dua.

Ĉi tian sistemon uzas preskaŭ ĉiuj silabopulsaj lingvoj lingvoj, en kiuj la akcento, fiksita sur unu sama loko en la vortoj aŭ vortogrupoj, perdas pro tio iom el sia intenso, kiel okazas ekz-e en la lingvoj franca kaj pola.

Sed malgraŭ tio, ke la fonetika strukturo de nia lingvo tre similas al tiu de la pola, tamen Zamenhofo la silabonombrajn versojn malrekomendis:

Pri la akcento en poezio

Viaj lastaj versaĵoj estas konstruitaj laŭ la nombro de la silaboj; sed mi pensas, ke en nia lingvo estus pli bone, se ni ĉiam nin tenus je la akcentoj de la silaboj; ĉar dum la dua formo estas agrabla por la oreloj de ĉiuj popoloj, la unua formo estas uzata nur de kelkaj popoloj kaj al ĉiuj aliaj ĝi ŝajnos stranga kaj ne harmonia. — (1892, PVZ, kajero 3, p. 26)

Tio ŝajnas atesti, ke la parolritmo de Zamenhofo estis akcentopulsa (pro lia rusa-germana lingvofono) — kaj tial li ne perceptis la parolritmon de la silabnombra metriko, dum li uzis la egale parolritmo-dependajn akcentonombrajn versojn en siaj tradukoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. «Parnasa gvidlibro», §32.
  2. «Parnasa gvidlibro», §63.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]