Silvio Fernández
Aspekto
Silvio Fernández Briceño | ||||
en 2012
| ||||
skermanto | ||||
---|---|---|---|---|
skermo | ||||
Nomo | Silvio Fernandez | |||
Naskiĝo | la 9-an de januaro 1979 en Karakaso, Venezuelo | |||
| ||||
Silvio Fernández Briceño (naskiĝis la 9-an de januaro 1979 , do nun 45-jara) estas venezuela spada skermisto. Li konkurencis en la Someraj Olimpikoj 2004 kaj la 2008 kaj en kvar mondaj ĉampionadoj (2003, 2005, 2006 kaj 2007).[1] Laŭ la listoj de la Internacia Federacio de Skermado (FIE) li foje atingis la pozicion de la tutmonde tria plej bona skermisto. En la turniro Challenge Bernadotte de 2008 en Stokholmo li akiris la duan pozicion.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ retejo sports-reference . Arkivita el la originalo je 2010-07-24. Alirita 2012-05-20.