Simão Rodrigues de Azevedo
Simão Rodrigues de Azevedo (1510-1579) | ||
---|---|---|
Portugala kunfondinto de la Societo de Jesuo.
| ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Simão Rodrigues de Azevedo | |
Naskiĝo | 1510 en Vouzela Portugalio | |
Morto | 15-a de julio 1579 en Lisbono Portugalio | |
Religio | katolika eklezio vd | |
Lingvoj | portugala vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Portugalio vd | |
Alma mater | Universitato de Parizo | |
Profesio | ||
Okupo | katolika sacerdoto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Simão Rodrigues de Azevedo (1510-1579) (naskiĝis en Vouzela, 1510 - mortis en Lisbono, en la 15-a de julio 1579) estis portugala jezuito, kunfondinto de la Societo de Jesuo kaj konfesprenanto de la heredprinco Dom "Johano Manuel, Princo de Portugalio" (1537-1554)[1].
Li estis kunorganizinto de la Societo de Jesuo, religia ordeno fondita en la 15-a de aŭgusto 1534 de studenta grupo el la Universitato de Parizo, agnoskita de papa buleo en la 27-a de septembro 1540. Nuntempe li estas konata de sia misia kaj eduka laboro.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li estis filo de Gil Gonçalves de Azevedo kaj faris promesojn pri malriĉeco kaj ĉasteco en la 15-a de aŭgusto 1534. Kune kun sia frato Sebastião Rodrigues, estonta ĉef-fizikisto de la Regno el Portugalio, kaj kiel ledaĵisto de la reĝo, ili komencis studi en la Universitato de Parizo, kie li konatiĝis kun Ignaco Lojola. En 1536, li ricevis la diplomon pri Majstreco en Artoj kaj poste li studis teologion. En la 24-a de junio 1537 li ordiniĝis sacerdoto.
Ĉar la reĝo Johano la 3-a bezonis je sacerdotoj por sendi al Hindio, en 1540, Simão Rodrigues kaj Francisko Ksaviero iras al Portugalio. Ĉi-lasta iras al la Oriento kaj Rodrigues restas en Portugalio por la organizado de la societo. En 1541, li fondis la Kolegion de Sankta Antono el Lisbono, kaj en 1542 la kolegion de Koimbro. En 1546, li fariĝis provincialo kaj tiele Portugalio iĝas la unua Provinco de la Societo,ĉar Romo ne estis konsiderata Provinco, sed ĝenerala kurio. Kiam la filo de Johano la 3-a estas 9-jara, la reĝo lin prenas kiel konfesanto de sia filo.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- spncultura.org
- geni.com
- wordpress.com
- Cartas do Brasil e mais escritos (opera omnia) - Manuel da Nóbrega, Serafim Leite
- Informações históricas sobre São Paulo no século de sua fundação - Edith Porchat
- A history of portugal
- Companhia de Jesus: 450 anos a serviço do povo brasileiro - Carlos Bresciani
- The Jesuit Order As a Synagogue of Jews: Jesuits of Jewish Ancestry and ... Robert A. Maryks
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Ignaco Lojola (1491-1556)
- Peter Faber (1506-1546)[2]
- Sankta Francisko Ksaviero (1506-1552)
- Diego Laínez (1512-1565)[3]
- Alfonso Salmerón (1515-1585) [4]
- Nicolás Bobadilla (1511–1590) [5]
- Everard Mercurian (1514-1580)[6]
- Inácio de Azevedo (1527-1570)[7]
- Damião de Góis (1502-1574)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Invisionfree[rompita ligilo]
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche
- ↑ Personensuche. Arkivita el la originalo je 2014-10-09. Alirita 2014-07-21.
- ↑ Catholic Encyclopedia
- ↑ Catholic Encyclopedia
- ↑ Personensuche