Simon Sarkantyu
Simon Sarkantyu | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Sarkantyu Simon |
Naskiĝo | 27-an de majo 1921 en Pincehely |
Morto | 18-an de decembro 1989 (68-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 2/7-13-13 |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Simon Sarkantyu [ŝimon ŝarkantju], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sarkantyu Simon estis hungara pentristo, gimnazia kaj altlerneja instruisto.
Simon Sarkantyu [1] naskiĝis la 27-an de majo 1921 en Pincehely, li mortis la 18-an de decembro 1989 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Simon Sarkantyu frekventis gimnazion en Dombóvár, poste Belartan Altlernejon (1941-1944). Lia ĉefinstruisto estis Gyula Rudnay. Li finis la lernadon jam post la 2-a mondmilito en kolegio. Inter 1947 kaj 1953 li estis kolegiestro, dume kaj poste li instruis en belarta gimnazio. Inter 1956-1959 li havis stipendion, ekde 1960 ĝis la emeritiĝo en 1981 li instruis en la menciita altlernejo. Li pentradis plej ofte aĵpentraĵojn, pli malofte pejzaĝojn, foje-foje laboristajn temojn. Li ricevis francan premion en 1958, 3 hungarajn premiojn inter 1960-1985.
El solaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]- Dombóvár (1944)
- Budapeŝto (1959, 1974, 1978)
- Nagykanizsa (1969)
- Szekszárd (1972, 1978)
- Pécs (1985)
El kolektivaj ekspozicioj
[redakti | redakti fonton]Ekde 1950 enlande kaj eksterlande (ekzemple Venecia Bienalo 1962).
Elektitaj murpentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Hősök emlékezete (1944, Dombóvár)
- sekpentraĵo (1956, Budapeŝto)
- Labdázó lányok (1959, Oroszlány, vidu la bildon!)
- Komédia, Tragédia (1962, Teatro Madách)
- Sárközi esküvő (1973, Szekszárd)
Elektitaj pentraĵoj
[redakti | redakti fonton]- Virágok
- Csendélet fehérben
- Gitáros hölgy
- Parkrészlet
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2019-09-22 per la retarkivo Wayback Machine
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-09-22. Alirita 2018-08-12.