Saltu al enhavo

Soos

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eble vi serĉas: Soos (apartigilo).
Estas ankaŭ: SOS.
Soos
ĉeĥe Soos
nacia naturrezervejo
Instrupado Soos
Oficiala nomo: Soos
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Cheb
Municipoj
Historia regiono Bohemio
Situo Soos
 - alteco 432 m s. m.
 - koordinatoj 50° 08′ 51″ N 12° 24′ 22″ O / 50.14750 °N, 12.40611 °O / 50.14750; 12.40611 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 442 m s. m.
Areo 2,6830 km² (268,3 ha)
Baseno Ĥebia baseno
Proklamo 7-a de novembro 1964
Por publiko jes
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre Ĉeĥio
Situo enkadre Ĉeĥio
Situo enkadre Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Soos
Portalo pri Geografio

Soos estas nacia natutrrezervejo en Ĉeĥio situanta en Ĥebia baseno proskimume 4,5 kilometroj nordoriente de Františkovy Lázně en distrikto Cheb. Objekto de la protekto estas kolektaro de arbaraj ekosistemoj, marĉejoj, oligotrofaj lagetoj kaj lagetetoj kun apero de raraj kaj endanĝerigitaj specioj de kreskaĵoj kaj animaloj, al kiuj apartenas papilio Euphydryas aurinia. Al protektataj aperaĵoj apartenas ankaŭ formacioj de neviva naturo: mofetoj (signifaj aperejoj), mineralfontoj kaj tavoloj de diatomea tero.

Restaĵo de mallarĝtraka fervojo
Mofetoj
Imperiestra fonto

La nomo de rezervejo estas derivita el la germana, sed ekzistas diversaj interpretoj de la deveno de vorto. Ĝi povas eliri el vortoj Moos (musko) aŭ Satz (sedimento, sedimentaĵo). Laŭ alia versio la vorto Soos signifas en egerlanda dialekto marĉon.[1]

La nomo nacia naturrezervejo Soos estas iam kvazaŭ konjektita mallongigo erare enskribata en aspekto SOOS, sed temas pri la historia laŭloka nomo, korekte prononcata "sos". Toponimo de Soos prezentas enkadre de la hodiaŭa Regiono Karlovy Vary pli-malpli unikan kazon de konservo de la nomo de natura loko en ĝia aŭtentika aspekto. La regiono el pli granda parto koloniigita kaj dum jarcentoj poste priloĝata de la germana etno suferis post la jaro 1945 per drasta ŝanĝo en aspekto de la interŝanĝo de loĝantaro kaj la sekva intenca forŝirado de spuroj de la devenaj enloĝiĝintoj. Sur la teritorio de Regiono Karlovy Vary tiu ĉi laŭloka nomo aperis antaŭ la jaro 1945 tuj kelkfoje, dum kio ĉiam temis peri pri la nomo de la natura loko. La nomo Soos estas derivita de abunde uzata mez-supragermana substantivo "saje". La termino en skribaj fontoj en la 11-a ĝis la 14-a jarcentoj aperis en la tuta vasta spektro de signifoj. La aspekto de enskribaĵoj de la toponimo variis depende de la tempo de estiĝo de la teksto kaj de la deveno de la enskribinto. De tie do en la malfrua novepoko dokumentita iom post ioma transiro de enskribaĵo Sas(s) al Soos(s). La adjektivo derivita de la nomo Soos en la novepokaj skribaj fontoj kaj literaturo aperis en aspekto Sooser aŭ Soosner. La skriban formon Soos respektis eĉ aŭtoroj de presitaj topografioj kaj fakaj traktadoj el regionoj de geologio, balneologiobotaniko el la malfrua 18-a kaj la 1-a duono de la 19-a jarcento, dank' al kiuj la nomo eniris en konscion de faka publiko eĉ ekster la regiono.[2]

Naturrilatoj

[redakti | redakti fonton]

La rezervejo mezuras 268,2999 hektarojn kaj ĝi troviĝaŝ en supermara alteco 432–442 metroj en katastraj teritorioj Dvorek, Milhostov, Nová Ves u Křižovatky, Nový Drahov, Povodí kaj Vonšov.[3] La areo de la rezervejo rekovriĝas kun pli ampleksa eŭrope signifa loko Soos, kies konsisto estas ankaŭ naturrezervejo Děvín.[4]

La objekto de Muzeo de Soos kaj la enirejo en la geologian parkon troviĝas rekte ĉe fervoja haltejo Nový Drahov sur fervojlinio Tršnice – Luby u Chebu. La eniro en la rezervejon estas pagigita.[5] Sur la ruĝe ruĝa turisma marko markita turisma pado la eniro en la nacian naturrezervejon estas el stacidomo en Františkovy Lázně malproksima netutaj 6 km. Sur apuda komunikilo laŭlonge laŭ limoj de la rezervejo kondukas biciklovojo n-ro 2133.

Ĉe la enirejo en instrupadon troviĝas muzeo kun ekspozicioj Naturo de Ĥebio kaj Naturo de Soos, paviliono kun ekspozicio Historio de Tero, geologia parko, modeloj de prahistoriaj saŭroj en vivgrandeco, stacio por savo de animaloj, ekspozicio Birda mondo de Ĥebio enkadre de estanta Muzeo de naturo kaj damaa ĉasrezervejo.

Pluaj fotoj

[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Soos ĉe Františkovy Lázně: Unika naturrezervejo, kiun vi alie en Eŭropo ne trovos. Alirita 2019-12-30.
  2. Bäumlová, Michaela, "Květena Soosu a okolí", Muzeum Cheb p. o. Karlovarského kraje.
  3. Soos. Agentura ochrany přírody a krajiny ČR. Alirita 2019-12-30.
  4. Soos. Agentura ochrany přírody a krajiny ČR. Alirita 2019-12-30.
  5. "Otevírací doba a vstupné". Kontrolita 2015-12-20.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]