Milhostov (Zádub-Závišín)
- Estas ankaŭ Milhostov.
Milhostov | |
germane Millestau | |
vilaĝo | |
Fervoja haltejo
| |
Oficiala nomo: Milhostov | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Karlovy Vary |
Distrikto | Distrikto Cheb |
Administra municipo | Zádub-Závišín |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Parto de | PPR Slavkova arbaro |
Montaro | Tepla montetaro |
Domoj | 15 (2011) |
Situo | Milhostov |
- koordinatoj | 49° 57′ 32″ N 12° 45′ 29″ O / 49.95889 °N, 12.75806 °O (mapo) |
Katastro | 2,21 km² (221 ha) Milhostov u Mariánských Lázní |
Loĝantaro | 46 (2021) |
Denseco | 20,81 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1273 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 354 84 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() |
Milhostov (germane Millestau) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Zádub-Závišín, troviĝanta en distrikto Cheb. Ĝi troviĝas proksimume 1,5 km sudoriente de Zádub-Závišín. Estas ĉi tie registritaj 37 adresoj. En la jaro 2021 daŭre vivas ĉi tie 46 loĝantoj.
Milhostov situas en katastra teritorio Milhostov u Mariánských Lázní kun areo 2,21 km².
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1273.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 155 |
1880 | 163 |
1890 | 157 |
1900 | 135 |
1910 | 161 |
1921 | 148 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 147 |
1950 | 58 |
1961 | 41 |
1970 | 28 |
1980 | 22 |
1991 | 19 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 16 |
2011 | 48 |
2021 | 46 |
Mofetoj de Milhostov
[redakti | redakti fonton]
Proksimume 1 km sude de Milhostov kaj 1 km norde de Martinov, proksime de kunfluejo de Jilmový potok kaj rojo Kladrubský potok troviĝas en supermara alteco 620 m s. m. naturmemorindaĵo Mofetoj de Milhostov. Tio estas malgrandaj krateroj en la tero, en profundaĵon proksimume 50 cm, tra kiuj eskapas en interno de la tero al la surfaco la naturaj sulfurkarbonataj gasoj. La elirvojoj de la gaso kreas krevaĵojn estiĝintaj per movo de pli malnovaj faŭltoj kaj al ili perpendiklaj faŭltoj kreitaj pro vulkanismo de monto Podhorní vrch.[1] Dum pluvo la malgrandaj krateroj pleniĝos per la akvo, tra kiu la gaso bobelumas. La elŝprucoj estas observeblaj eĉ en la ĉirkaŭaĵo ĉe bordoj de rojo Jilmový potok. La gasaj elŝprucoj havas similan karakteron kiel ĉe aperoj de mofetoj en naturmemorindaĵo Sirňák, malproksima proksimume 4 km. La mofetoj agadas kiel naturaj kaptiloj, en la mofetaj krateroj estas kutimaj trovaĵoj de malgrandaj ronĝuloj kaj skaraboj. La kaŭzo de ilia morto estas karbona dioksido, kiu estas la ĉefa konsisto de la gaso. [2] La loko estas en tereno markita per informtabulo.
Pluaj fotografioj
[redakti | redakti fonton]-
Kruco
-
Mofetoj de Milhostov
-
Mofetoj de Milhostov
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ PP Milhostovské mofety. AOPK ČR.
- ↑ Wiesner, Stanislav, "Milhostovské mofety", paĝoj 207–208.
|