Sorano de Efezo
Σωρανός ο Εφέσιος (98-138) | |
---|---|
"De morbis acutis et chronicis", verko reeldonita en Amsterdamo, en la jaro 1709. | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 98 en Efeso, Turkio |
Morto | 138 en Efeso, Turkio |
Lingvoj | antikva greka • latina |
Ŝtataneco | Roma regno |
Okupo | |
Okupo | kuracisto ginekologo |
Sorano de Efezo (antikve-greke Σωρανός ὁ Ἑφέσιος, Sōranós ho Efésios, latine Soranus Ephesius; 98–138) estis greka kuracisto, ginekologo, obstetrikisto kaj pediatro, la ĉefa reprezentanto de la metodisma lernejo pri medicino (kiu emfazis simplajn kaj praktikajn regulojn, surbaze de teorio kiu atribuis al ĉiuj malsanoj ian adversan staton de “internaj poroj”).
Liaj skribaĵoj normigis la medicinan koncepton pri la malsanoj de la virinoj, gravedeco, kaj porinfanaj zorgoj dum preskaŭ 1500 jaroj. Oni priskribas lin kiel la plej granda ginekologo de la antikva tempo, kaj laŭŝajne li estis kontraŭa al la abortigaj praktikoj kiuj superregis la romiajn kutimojn liaepoke.[1]
Vivo
[redakti | redakti fonton]Laŭ la enciklopediisto Suda[2], li estis filo de Menandro kaj Fobos kaj praktikis medicinon en Aleksandrio kaj Romo dum la regadoj de la imperiestroj Trajano kaj Hadriano. Li same estis samtempulo de la greka kuracisto Arkigeno, kiu faris uzon de liaj kuraciloj. Li estis mentoro de Statilius Attalus[3], arkiatro de la imperiestroj Marko Aŭrelio kaj Lucio Vero (130-169).[4]. Dum kelka tempo li vivis en Akvitanio kie li restis kun la celo pri traktado de haŭto-malsanoj kiuj estis tre ordinaraj liaepoke.
Tertuliano mencias kvarvoluman verkon de Sorano, Pri la animo (latine De anima), en kiu la aŭtoro klasas la animon en sep partoj krom nei ĝian senmortecon. Paŭlo de Egino citas lin kiel unu el la unuaj grekaj verkistoj kiuj priskribas la nematodon Dracunculus medinensis kaŭzanton de la parazita malsano konata kiel vermo de gvineo. Li laŭŝajne ĝuis grandan reputacion inter la antikvuloj, ĉar Sankta Aŭgusteno nomas lin “Plej nobla medicina verkisto” (latine Medicinae auctor nobilissimus)[5] kaj Tertuliano "Methodicae Medicinae instructissimus auctor".[6]
Verkaro
[redakti | redakti fonton]- Caelii Aureliani, Siccensis, medici vetusti, secta Methodici, De morbis ..., 1722, Caelius Aurelianus, Sorano de Efezo, Johann Conrad Amman, Theodoor Jansson ab Almeloveen
- Peri gunaikeiōn pathōn, 1869
- Sorani Gynaeciorum vetus translatio latina, 1882, Soranus (of Ephesus.), Friedrich Reinhold Dietz, Valentin Rose
- Gynaecia Mustionis, der Hebammenkatechismus des Mustio: (deutsch und lateinisch), Volume 1, germane kaj latine
- Sorani Ephesii liber de mulieribus affectionibus (Pri la virinaj malsanoj), 1869
- De re medica huic volumini insunt, Sorani Ephesii ... in artem medendi Isagoge, hactenus non visa, 1528
- De re medica: huic volumini insunt Sorani Ephesij ... in artem medendi isagoge ... d. Oribasii Sardiani fragmentum de victus ratione ... C. Plinii Secundi de re medica libri V ... L. Apuleii ... de herbarum virtutibus : accessit his vice coronidis, libellus ... de betonica, quem quidam Antonio Musae, non[n]ulli L. Apuleio adscribendum autumant, nuper excusus ..., 1528, Soranus, Oribasius, Gaius Plinius Caecilius Secundus (maior), Lucius Apuleius
- De arte obstetricia morbisque mulierum quae supersunt, 1838
- Moschionis de mulierum passionibus liber: quem ad mentem manuscripti graeci ..., Moschion (the physician.), Soranus (of Ephesus.)
- In artem medendi isagoge, haczenus non visa. Oribasii Sardiani Fragmentum de ..., 1528
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- The Meanings of Sex Difference in the Middle Ages: Medicine, Science, and ..., Joan Cadden
- A History of the Study of Human Growth, James Mourilyan Tanner
- Essays on Women in Earliest Christianity, Volume 1, Carroll D. Osburn
- Soranus' Gynecology, Soranus, Owsei Temkin
- The Medieval Discovery of Nature, Steven Epstein
- Abortion in the Early Middle Ages, C. 500-900, Zubin Mistry
- Between Text and Tradition: Pietro d’Abano and the Reception of Pseudo ..., Pieter De Leemans,Maarten J.F.M. Hoenen
- A History of Jewish Gynaecological Texts in the Middle Ages, Rôn Barqây
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Hipokrato
- Klaŭdo Galeno
- Aŭlo Kornelio Celso (14 p.K. - 37 p.K.)
- Celio Aŭreliano, kuracisto de la 5-a jarcento p. K.
- Stefano de Bizanco, greka aŭtoro de biografia enciklopedio pri medicino
- Oribazo de Pergamo
- Tertuliano
- Paŭlo de Egino (625-690)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Ephesus (Ephesos): An Abbreviated History From Androclus to Constantine XI, Hans Willer Laale
- ↑ Hippocratic Lives and Legends, Jody Rubin Pinault
- ↑ Ancient Medicine, Vivian Nutton
- ↑ The Maeander Valley: A Historical Geography from Antiquity to Byzantium, Peter Thonemann
- ↑ The Shadows of Poetry: Vergil in the Mind of Augustine, Sabine MacCormack
- ↑ Die Fragmente Der Griechischen Historiker: Continued. Biography and ..., Guido Schepens, Felix Jacoby, Jan Radicke