Stadel ĉe Niederglatt
Stadel ĉe Niederglatt | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Dielsdorf |
Koordinatoj | 47° 31′ 46″ N 8° 27′ 59″ O / 47.52944 °N, 8.46639 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 31′ 46″ N 8° 27′ 59″ O / 47.52944 °N, 8.46639 °O (mapo) |
Areo | 12,85 km² |
Alteco | 436 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8174 |
Komunumkodo | 0100 |
Stadel ĉe Niederglatt (Germane: Stadel bei Niederglatt) estas komunumo en la distrikto Dielsdorf, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1866 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Stadel situas en la Zurika Unterlando en iama marĉregiono. Restaĵo de tio estas la marĉo de Neerach. Ek de 1907 ankaŭ la vilaĝoj Windlach, Raat kaj Schüpfheim apartenas al Stadel.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Per poŝtaŭtobusoj la komunumo estas ligita al la reto de la Zurika Trafik-Unio.
Historio
[redakti | redakti fonton]Unua skriba mencio de Stadel datiĝas el la jaro 1044 el la tiel nomita Hunfried-dokumento. En la jaro 1424 la urbo Zuriko aĉetis la Grafejon Kiburgon kaj tiel fariĝis ankaŭ posedanto de Stadel, kiu apartenis al tiu grafejo. Dum la Helveta Respubliko Stadel fariĝis parto de la distrikto Bülach kaj en la jaro 1815 transiris al la distrikto Regensberg, el kiu fariĝis la hodiaŭa distrikto Dielsdorf.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Lago de Stadel
-
Vilaĝa puto
-
Preĝejo de Stadel
-
Restoracio zur Brauerei en Stadel
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de la komunumo Stadel ĉe Niederglatt
- Stadel ĉe Niederglatt en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
|