Steinkallenfels
Steinkallenfels, aŭ Stein-Kallenfels, estas la ruino de montburgo en Kallenfels, urboparto de la urbo Kirn en la distrikto Bad Kreuznach, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokukumenta mencio de la burgo okazos en 1158. Origine ĝi estis regna feŭdo de la sinjoroj de Stein, pli poste nomita sinjoroj de Steinkallenfels (pereis en 1778). Ekde la 14-a jarcento sur la burgo loĝis pluraj familio. En 1615 la burgo jam estas kaduka. Finfine la francoj en 1682/84 eksplodigis ĝin kaj ekde tiam ĝi estis ruino.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruigantoj de la burgo uzis la naturan rokrifon, al kiu ankaŭ apartenas la „Oberhauser Felsen“ (aŭ „Kirner Dolomiten“). La burgo konsistas el tri apartaj burgoj sur apartaj rokoj: sur la malsupra roko la jam en la 16a jarcento kaduka burgo Stock im Hane sen signifaj murrestaĵoj, iom pli supre la burgo Kallenfels kun kvadrata burgfrido kaj supre la burgo Stein kun fosaĵo, pordega turo, bastiono, kirasmuro kaj kvinangula belfrido. La tri burgoj kunligiĝis per ĉirkaŭfermejaj muroj, de tiuj nur konserviĝis kelkaj restaĵoj. La burgruinoj estas privata posedo kaj ne viziteblaj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- desegna rekonstruo Arkivigite je 2013-11-02 per la retarkivo Wayback Machine per Wolfgang Braun