Saltu al enhavo

Strilevinio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Strilevinio

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Levinioj Lewinia
Specio: Strilevinio

L. striata

Lewinia striata
Lineo, 1766
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La StrilevinioStria levinio (laŭ la latina scienca nomo Lewinia striata, sed ankaŭ nomita Ardezbrusta ralo) estas akvobirdo de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Ĝi estas indiĝena de Hindio kaj Sudorienta Azio.[1] Oni registris reproduktadon en julio apud Dehraduno en la montetoj de barata Himalajo.[2] Kvankam tradicie oni konsideris ilin parto de la genro Gallirallus, ĵusaj genetikaj studoj konvinke metis ilin en la genron Lewinia,[3][4] kiu estis formale agnoskita de IUCN kaj IOC.[1]

Ili estas mezgrandaj raloj, kun blanknigre (fakte hel-malhelgrize) tre striecaj supraj kaj malsupraj partoj, tre ruĝecbrunaj kapo kaj nuko, griza vango, helgriza gorĝo kaj malhelgriza brusto. La malhelgriza beko estas ruĝeca en bekobazo kaj mandiblo; ankaŭ la irisoj estas ruĝecbrunaj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 BirdLife International (2016). "Lewinia striata". Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. 2016: e.T22692463A93354724. doi:10.2305/IUCN.UK.2016-3.RLTS.T22692463A93354724.en. Alirita la 19an de Novembro 2021.
  2. (2009) “Record of Slaty-breasted Rail Rallus striatus breeding in Dehradun, India”, Indian Birds 5 (1), p. 21–22. 
  3. (2014) “Deep global evolutionary radiation in birds: Diversification and trait evolution in the cosmopolitan bird family Rallidae”, Molecular Phylogenetics and Evolution 81, p. 96–108. doi:10.1016/j.ympev.2014.09.008. Bibkodo:2014MolPE..81...96G. 
  4. (2020) “Complete Mitochondrial Genome and Phylogenetic Analysis of Gruiformes and Charadriiformes”, Pakistan Journal of Zoology 52 (2), p. 425–439. doi:10.17582/journal.pjz/20190603010623.