Studa Renkontiĝo de Iniciatema Generacio
StRIGo (Studa Renkontiĝo de Iniciatema Generacio) - estis ĉefa aranĝo de Esperanto-klubo MASI. La renkontiĝo okazis ekde 1995 ĝis 2004. Ĉiu StRIGo havis sian temon, ĉirkaŭ kiu estis konstruita la programo.
La unua StRIGo (tiam Smolenska Trejna Renkontiĝo de Iniciatema Generacio) okazis en Smolensko kiel iniciato de MASI kaj tiam aktive kunlaboranta kun ĝi Dmitrij Oŝĉepkov (kun lia edzino Marina). Ĉefa ideo estis, ke kunvenas homoj, kiuj instruas unu la alian pri tio, kion mem scias/scipovas. Tiam partoprenis ĉirkaŭ 40 esperantistoj.
Tio estis granda eksperimento. Ĝi estis novtipa E-aranĝo. Funkciis StRIGaj leĝoj: NEPRA PARTOPRENO (tra la tuta labortago en la programeroj), TAGORDO (matena vekiĝo ĝustatempa; nemalfruiĝo al la aranĝoj), LINGVA DISCIPLINO (sia por ĉiu lingva kategorio), ETIKO (la seka leĝo, neblasfemado kaj toleremo). Dum kelkaj jaroj dum la aranĝo okazadis seriozaj psikologiaj kaj team-konstruaj trejnadoj kun psikologo el Ivanovo (nun loĝanta en Moskvo) Sergeo Vasiljev.
Ĉefa motoro kaj ideologo de ĉiuj StRIGoj (samkiel de MASI entute) ĉiam estis Irina Gonĉarova, dank'al kiu la aranĝo furoris dum 10 jaroj da sia ekzisto.
Listo de StRIGoj
[redakti | redakti fonton]jaro | loko | temo |
---|---|---|
1995 | Smolensko | (sen temo) |
1996 | Ĉeboksaro | Teatro |
1997 | Jaroslavlo | Ĵurnalistiko |
1998 | Puŝĉino (Moskva regiono) | Viro kaj virino: du seksoj - du mondoj |
1999 | Kostroma | Partnereco: de devoj al libereco |
2000 | Ivanovo | Kluba vivo: aliĝu kaj ekmiru |
2001 | Vladimir | Homo kaj lingvoj: ajnaj, krom etnaj |
2002 | Jelec (Lipecka regiono) | La nigra kaj la blanka: kontrastoj kaj interdependeco |
2003 | Bogorodick (Tula regiono) | Pedagogiaj ludoj |
2004 | Niĵnij Novgorod | Nirvano |
Statistiko de StRIGo-10
[redakti | redakti fonton]Niĵnij Novgorod 04-08.11.2004
- Partoprenintoj - 147
- Sekso: Inoj - 82 (56%), Viroj - 65 (44%)
- Aĝo: <=5 - 2 (1%), 5<,<=15 - 4 (3%), 15<,<=20 - 19 (13%), 20<,<=25 - 50 (34%), 25<,<=30 - 29 (20%), 30<,<=35 - 22 (15%), 35< - 21 (14%).
- "Esperantista aĝo": <=1 - 22 (15%), 1<,<=5 - 48 (33%), 5<,<=10 - 19 (13%), 10<,<=15 - 7 (5%), 15< - 14 (10%), novuloj, kiuj ne indikis jaron de esperantistiĝo - 32 (22%), informo mankas en aliĝiloj - 5 (3%).
- Lingva nivelo: novulo - 34 (23%), komencanto - 33 (22%), progresanto - 45 (31%), aplikanto - 35 (24%).
- Lando, Regiono: Belgio - 1 (1%), Francio - 2 (1%), Germanio - 1 (1%), Kolombio - 1 (1%);
- Rusio: Arĥangelsk - 1 (1%), Ĉuvaŝio - 19 (13%), Irkutsk - 1 (1%), Ivanovo kaj Ivanova provinco - 11 (7%), Jaroslavl - 1 (1%), Kaluga provinco - 1 (1%), Kazanj - 3 (2%), Kirov - 1 (1%), Leningrada provinco - 3 (2%), Lipecka provinco - 1 (1%), Moskva provinco - 10 (7%), Moskvo - 52 (35%), Niĵnij Novgorod - 11 (7%), Novosibirsko - 5 (3%), Rjazan - 1 (1%), Tula - 2 (1%), Uljanovsk kaj Uljanovska provinco - 7 (5%), Vladimira provinco - 2 (1%), Volgogrado kaj Volgograda provinco - 10 (7%).
- Iu el StRIGoj estis mia unua E-renkontiĝo: jes - 56 (38%), ne - 91 (62%).
- Manĝpreferoj: Vegetaranoj - 37 (25%), Nevegetaranoj - 110 (75%).
- Retadresoj: partoprenintoj, indikintaj retadreson - 120 (72%), ne indikintaj retadreson - 27 (28%).
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]StRIGo-10[rompita ligilo]