Saltu al enhavo

Subpremo de la 9-a de Julio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Subpremo de la 9-a de Julio (ĉine: 中国709维权律师大抓捕事件; pinjine: Zhōngguó 709 wéiquán lǜshī dàzhuābǔ shìjiàn) estis tutlanda aresto de ĉinaj advokatoj kaj homrajtaj aktivuloj dum la somero de 2015. Ĝi estas konata kiel la "709-subpremo", ĉar ĝi komenciĝis la 9-an de julio 2015.[1]

Yaqiu Wang de Human Rights Watch komentis, ke "la 709-subpremo kaŭzis teruran frapon al la movado por la homrajta movado en Ĉinio, kiu konsiderinde reduktiĝis, ĉar advokatoj por homaj rajtoj estis malliberigitaj, forbaritaj aŭ submetitaj al observado".[2]

  1. Wang Quanzhang: The lawyer who simply vanished. BBC News (22 May 2017). Arkivita el la originalo je 27 December 2018. Alirita 2018-12-26.
  2. Green, David, "Chinese rights lawyer fires his own state-appointed lawyer in a dramatic court appearance", 2018-12-26.