Substrato
Aspekto
Substrato[1] estas teknika termino kiu kun signifo de suba tavolo povas esti uzata por:
en la tekniko:
- substrato (materialscienco), materialo, kiu estas pritraktita
- substrato (biogasinstalaĵo), krudmaterialo, kiu malkombiniĝas per mikroboj en de biogasinstalaĵo
- substrato (elektroniko), subtavolo sur kiu oni fiksas duonkonduktaĵojn
en natursciencoj:
- substrato (hortikulturo), artefarita grundo aŭ la grundo mem en kiu plantoj kreskas
- substrato (ekologio), materialo sur aŭ en kiu organismoj vivas
- substrato (bioĥemio), substanco, sur kiun enzimo agas, ŝanĝante ĝin al produkto (d:Q12119506)
- substrato (mikrobiologio) en la mikro- kaj ĉelbiologio kemiaj kombinaĵoj en aŭ sur kiun la ĉeloj vivas
en homa scienco:
- substrato (lingvoscienco), lingvo, malaperinta aŭ regresanta, sed influanta la lingvon, kiu ĝin anstataŭis aŭ ĝin dominanta.
- substrato (filozofio) en filozofio ia ajn realaĵo, substanca aŭ fenomena, kiu ebligas la ekziston de alia. vidu: la antikve grekan vorton ὑποκείμενον (latinliterigite Hipokeímenon aŭ pli fremdlingve Hypokeimenon aŭ Hipocímenon)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo substrato en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio