Saltu al enhavo

Superkroso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Superkroso
sporta fako
Motokroso
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr

Superkroso (angle supercross) estas varianto de motokroso origine aperinta en Usono. Superkrosistoj konkuras sur artefaritaj trakoj interne de sportejoj, sed ankaŭ en stadionoj aŭ eĉ en grandaj ekspoziciejoj. Ekzistas ankaŭ tipo de konkurso, kiu okazas en malgranda areno. Tiu konkurso tiam ricevas la nomon de « arenkroso ». Ekzistas pluraj profesiaj ĉampionecoj tutmonde, kiel ekzemple la AMA-ĉampioneco de superkroso en Usono, la « SX Tour » en Francio kaj la aŭstralia superkrosa ĉampioneco.

Famaj superkrosistoj

[redakti | redakti fonton]

Gravaj usonaj pilotoj inkludas :

  • Jeremy McGrath, la plej fama specialisto de superkroso, retiriĝis en 2003. Li daŭre havas la rekordon de la nombro da titoloj, sep en la ĉefa kategorio kaj du en 125 cm³.
  • Ricky Carmichael, ofte rigardata kiel la plej bona piloto en la historio de motokroso, retiriĝis fine de 2006. Li kolektis ses titolojn de usona superkrosa ĉampiono kaj dek titolojn de usona motokrosa ĉampiono.
  • James Stewart revoluciigis la modernan pilotadon, precipe per la "Scrub"-metodo. Tiu amortiza tekniko direktas la motorciklon horizontale dum salto. Li retiriĝis fine de 2019 kun tri titoloj de usona superkrosa ĉampiono kaj du titolojn de usona motokrosa ĉampiono.
  • Jeff Stanton, Ricky Johnson, Bob Hannah...