Saltu al enhavo

Jeremy McGrath

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jeremy McGrath
Persona informo
Aliaj nomoj The King of Supercross • Showtime • Supermac
Naskiĝo 19-an de novembro 1971 (1971-11-19) (52-jaraĝa)
en San-Francisko
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo motocross rider (en) Traduki
aŭtosportisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Jeremy McGrath (naskiĝis la 19-an de novembro 1971) estas eksa usona motokrosa piloto. Li estas unu el la plej popularaj usonaj ĉampionoj en la historio de motokroso kaj superkroso, venkinte sep AMA-ĉampionecojn en la superkrosa kategorio 250cc kaj unu en la motokrosa kategorio 250cc. Li estis plej aktiva en la 1990-aj jaroj kaj kromnomita "Reĝo de Superkroso". Li retiriĝis el profesiaj konkursoj en 2003.

McGrath ne komencis rajdi motokroson antaŭ la aĝo de 14 jaroj, ĉar li pasigis siajn pli junajn jarojn rajdante BMX-biciklojn. Tiu ĉi sperto tamen helpis lin revolucii la manieron kiel oni rajdas superkroson, uzante teknikon, kiun li lernis en BMX. Tio permesis al li resti unu aŭ du piedojn pli malalte dum saltoj. Li akiris pli grandan rapidecon kaj absorbis la skuon de surteriĝo per sia korpo, simile al la maniero kiel oni rajdas BMX.[1] Unu el liaj BMX-"trikoj" dum saltoj sur superkrosa vojo, plej fame konata kiel "Nac Nac", kontribuis al la naskiĝo de liberstila motokroso.

Serio de kvar vetkuraj videoludoj nomataj Jeremy McGrath Supercross, publikigitaj de Acclaim Entertainment dum la 1990-aj kaj 2000-aj jaroj, uzis lian nomon kaj ŝajnon.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Doug Parsons (April 10, 2014) Supercross riders crossover to BMX training. XGames.com. Arkivita el la originalo je 2018-07-31. Alirita January 28, 2018.