Saltu al enhavo

Jeremy McGrath Supercross

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jeremy McGrath Supercross estas serio de vetkuraj videoludoj pri motokroso, eldonita de Acclaim Sports kun la oficiala partopreno de la superkrosa ĉampiono Jeremy McGrath. La unua ludo estis kundisvolvita de Atod kaj Probe Entertainment, antaŭ ol Acclaim Studios en Salt Lake City transprenis la evoluadon de la du sekvaj ludoj.

Jeremy McGrath Supercross 98

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Jeremy McGrath Supercross 98.

Jeremy McGrath Supercross 98 estas vetkura videoludo en kiu la ludanto prenas la kontrolon de motokroso, kun kiu li povas fari akrobataĵojn. Li cetere povas partopreni plurajn vetkurojn laŭlonge de sep internaj kaj eksteraj kursoj, modeligitaj laŭ tridimensia perspektivo. La vojoj estas pavimitaj per sablo, koto, gruzo, akvoglacio[1]. La malfacileco de la vetkuro estas pligravigita per malfavoraj veterkondiĉoj kiel fulmotondro, pluvo kaj neĝo[1].

Jeremy McGrath Supercross 2000

[redakti | redakti fonton]
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Jeremy McGrath Supercross 2000.

Jeremy McGrath Supercross 2000 estas vetkura videoludo publikigita en 2000 por Nintendo 64, Dreamcast, PlayStation, PlayStation 2 kaj Game Boy Color. La ludo estis evoluigita kaj eldonita de Acclaim. Ĝi denove koncentriĝas pri la vetkuristo Jeremy McGrath.

Jeremy McGrath Supercross World

[redakti | redakti fonton]

Jeremy McGrath Supercross World estas vetkura videoludo evoluigita de Acclaim Studios en Salt Lake City kaj publikigita de Acclaim Entertainment sub ĝia varmarko Acclaim Max Sports por PlayStation 2 kaj GameCube[2].

Jeremy McGrath's Offroad

[redakti | redakti fonton]

Post la bankroto de Acclaim en 2005, 2XL Games disvolvis la lastan ludon de la serio, Jeremy McGrath's Offroad en 2012.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 Jeremy McGrath Supercross 98 Review (12 aŭgusto 1998). Arkivita el la originalo je 2019-01-01. Alirita 2024-09-18. .
  2. ACCLAIM MAX SPORTS REVS UP FOR HOLIDAYS WITH JEREMY MCGRATH SUPERCROSS WORLD (14 novembro 2001). Arkivita el la originalo je 2004-08-19. Alirita 2024-09-18. .