Saltu al enhavo

Jeremy McGrath Supercross 98

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Jeremy McGrath Supercross 98

Disvolvo Atod, Probe Entertainment
Eldoninto Acclaim Entertainment
Dato de lanĉo NA : 3-a de junio 1998
 : Julio 1998
JP : 2-a de septembro 1999
Serio Jeremy McGrath Supercross
Platformo PlayStation
Ĝenro Vetkura videoludo
Ludomaniero multludista videoludo
Regilo ludstirilo
vdr

Jeremy McGrath Supercross 98, foje stiligita kiel Jeremy McGrath Supercross '98, estas vetkura videoludo pri superkroso, disvolvita de Atod kaj Probe Entertainment, publikigita ekskluzive por la videoludilo PlayStation fare de Acclaim Entertainment sub la varmarko Acclaim Sports. La ludo aperis en 1998 en Nordameriko kaj en Eŭropo, poste en 1999 en Japanio.

La superkrosisto Jeremy McGrath, tiutempe sepfoja venkinto de la AMA-ĉampioneco de motokroso, kontribuis al la disvolvado de la ludo kaj konsentis pri la uzado de siaj nomo kaj ŝajno. La ludanto regas motokrosan motorciklon kaj partoprenas plurajn vetkurojn laŭlonge de sep internaj kaj eksteraj kursoj, modeligitaj laŭ tridimensia perspektivo. Se la ludanto sukcesas venki ĉiujn vetkursojn, li tiam alfrontas Jeremy McGrath mem. Krom la ĉefa unuludanta moduso, ankaŭ ekzistas duludanta opcio per dividita ekrano.

Jeremy McGrath Supercross 98 estis sufiĉe laŭdita de superkrosaj entuziasmuloj, sed ricevis mezbonajn recenzojn de la ĝenerala videoluda gazetaro, kun averaĝa poentaro de 59,43 % laŭ la recenzejo GameRankings en 2011. Ĝi estas la unua epizodo de serio de kvar videoludoj kaj interalie antaŭas Jeremy McGrath Supercross 2000, kiu estis publikigita en la jaro 2000.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]